jonathan swift gulivero en liliputoi-espero.info/files/elibroj/eo - swift, jonathan... · 2011. 6....

64
1 eLIBRO GULIVERO EN LILIPUTO eLIBRO INKO Jonathan Swift Gulivero en Liliputo

Upload: others

Post on 03-Sep-2020

4 views

Category:

Documents


0 download

TRANSCRIPT

Page 1: Jonathan Swift Gulivero en Liliputoi-espero.info/files/elibroj/eo - swift, jonathan... · 2011. 6. 9. · 3 GULIVERO EN LILIPUTO eLIBRO ÇAPITRO UNUA M i, Lemuelo Gulivero, estis

1

eLIBROGULIVERO EN LILIPUTO eLIBRO

I N K O

Jonathan Swift

Guliveroen

Liliputo

Page 2: Jonathan Swift Gulivero en Liliputoi-espero.info/files/elibroj/eo - swift, jonathan... · 2011. 6. 9. · 3 GULIVERO EN LILIPUTO eLIBRO ÇAPITRO UNUA M i, Lemuelo Gulivero, estis

2

eLIBROGULIVERO EN LILIPUTO

Jonathan SwiftGULIVERO EN LILIPUTOMallongigita versioEl la angla tradukis M. InmanLingve reviziita en 2002Ilustrita de J. R. Monsell

eLIBRO

Aran¸is: Franko Luin

ISBN [email protected]://www.omnibus.se/inko DECEMBRO 2002

Page 3: Jonathan Swift Gulivero en Liliputoi-espero.info/files/elibroj/eo - swift, jonathan... · 2011. 6. 9. · 3 GULIVERO EN LILIPUTO eLIBRO ÇAPITRO UNUA M i, Lemuelo Gulivero, estis

3

eLIBROGULIVERO EN LILIPUTO

ÇAPITRO UNUA

Mi, Lemuelo Gulivero, estis la tria el kvin filoj. Miapatro sendis min al Cambridge al unu el la kole-

gioj. Mi havis dek kvar jarojn, kaj mi dediçis min al stu-dado dum tri jaroj. Mia patro estis malriça, tial mi for-lasis Cambridge kaj fari¸is metilernanto çe sinjoro Bo,eminenta kirurgo en Londono.

Mi lernis dum kvar jaroj çe sinjoro Bo. Mi ankaû stu-dis navigacion kaj matematikon, sciencoj, kiuj utilas alvoja¸istoj. Mi kredis, ke mi iam voja¸os. Post kvar jarojmi revenis hejmen. Mia patro, onklo kaj aliaj parencojdonis al mi kvarcent spesmilojn, ili ankaû promesis do-nacon de tricent spesmiloj jare. Tial mi voja¸is al Ley-den, kie mi lernis fizikon dum du jaroj kaj sep monatoj.

Nelonge post mia reveno, sinjoro Bo rekomendis minkiel kuraciston sur la ÿipo ”Hirundo”. La ÿipestro havis lanomon Pannel, kaj mi voja¸is kun li tri jarojn kaj duo-non. Reveninte, mi deziris resti en Londono. Sinjoro Bohelpis min kaj rekomendis min al kelkaj familioj. Mi luisdometon kaj mi edzi¸is kun fraûlino Maria Burton. Ÿiestis la dua filino de sinjoro Burton, ÿtrumpisto sur la

Page 4: Jonathan Swift Gulivero en Liliputoi-espero.info/files/elibroj/eo - swift, jonathan... · 2011. 6. 9. · 3 GULIVERO EN LILIPUTO eLIBRO ÇAPITRO UNUA M i, Lemuelo Gulivero, estis

4

eLIBROGULIVERO EN LILIPUTO

Novpordega strato. Mi ricevis dote kvarmil spesmilojnde ÿia patro.

Post du jaroj miaj aferoj ne prosperis. La bona majs-tro Bo mortis kaj mi estis tro honesta por fari kiel aliajkuracistoj, kiuj gajnis ruze. Post konsili¸o kun mia edzi-no kaj iuj amikoj mi decidis denove voja¸i ÿipe. Fari¸intekuracisto mi voja¸is ses jarojn, tiel gajnante monon. Li-bertempe mi legis la plej bonajn librojn, antikvajn kajmodernajn. En la landoj, kiujn ni vizitis, mi observis lamorojn kaj karakterojn de la lo¸antoj. Mi lernis la ling-vojn facile, çar mi memoris tre bone.

Poste mi enui¸is pri voja¸oj kaj volis resti kune kunmia edzino kaj infanoj. Mi klopodis tri jarojn, sed mi nesukcesis. Tial mi akceptis oficon çe la ÿipestro de ”Anti-lopo”, voja¸onta al la Suda Maro. Ni foriris de Bristol lakvaran de majo milsescentnaûdeknaûan.

Unue ni bone sukcesis, sed poste atakis nin ventego,kiu antaûpelis la ÿipon ¸is la bordo de Suda Aûstralio. Niobservis, ke ni atingis la tridekan gradon de suda latitu-do. Dek du maristoj jam mortis pro penegoj kaj malsa-to, la aliaj estis malfortaj. La kvinan de novembro estissomero kaj la vetero nebuli¸is. La maristoj ekvidis rokontre proksime antaû ni. La vento estis tre forta, kaj pelisnin al la roko. La ÿipo fendi¸is. Ses el la maristoj, el kiujmi estis unu, mallevis boaton sur la maron. Ni malimpli-kis nin for de la ÿipo kaj de la roko. Ni remis dek kvin

Page 5: Jonathan Swift Gulivero en Liliputoi-espero.info/files/elibroj/eo - swift, jonathan... · 2011. 6. 9. · 3 GULIVERO EN LILIPUTO eLIBRO ÇAPITRO UNUA M i, Lemuelo Gulivero, estis

5

eLIBROGULIVERO EN LILIPUTO

kilometrojn ¸is ni pro lacegeco çesis remi. Ni flosis tienkaj reen, ¸is subita ekblovo renversis la boaton. Mi kre-das, ke la tuta maristaro mortis krom mi. Na¸ante pelatede vento kaj marfluo, mi na¸is laû mia kapablo. Ofte mimallevis la piedojn por serçi la fundon. Post longa pena-do mi sukcesis, tiam la ventego kvieti¸is.

Mi piediris proksimume mejlon kaj atingis marbor-don. Estis çirkaû la oka horo. Mi marÿis kilometron, vid-ante nek domojn nek lo¸antojn. Aû mi estis tiel laca, kemi ne rimarkis ilin. Mi volis dormi, mi kuÿi¸is sur laherbo, kiu estis kuÿmola kaj tre malalta. Mi dormis pliprofunde ol iam antaûe. Mi kalkulis, ke mi kuÿis naûhorojn, çar estis taglumo kiam mi veki¸is.

Mi volis levi min, sed mi ne povis movi min. Mi kuÿisdorse kaj mi sentis, ke miaj brakoj kaj kruroj estas for-te ligitaj çiuflanke teren. Miaj haroj, longaj kaj densaj,estis ankaû ligitaj al la tero, kiel la korpo. Mi sentis iujnÿnuretojn trans la korpo, de la subbrako ¸is la femuro.Mi povis rigardi nur supren. La suno varmigis kaj lalumo ¸enis la okulojn. Mi aûdis konfuzan bruon çirkaûmi. Sed mi kuÿis tiamaniere, ke mi povis vidi nur la çie-lon.

Baldaû mi sentis, ke vivulo marÿas sur mia maldekstrakruro, tuj ¸i estis sur mia brusto, kaj apud la mentono.Mi mallevis la okulojn, kiom eble, kaj mi ekvidis homon,kies alteco estis de nur dek kvin centimetroj.

Page 6: Jonathan Swift Gulivero en Liliputoi-espero.info/files/elibroj/eo - swift, jonathan... · 2011. 6. 9. · 3 GULIVERO EN LILIPUTO eLIBRO ÇAPITRO UNUA M i, Lemuelo Gulivero, estis

6

eLIBROGULIVERO EN LILIPUTO

Li tenis pafarkon kaj sagon, en la manoj. Sagujo estissur lia dorso.

Dum mi kun surprizo rigardis lin, kvardek similaj etu-loj sekvis tin.

Page 7: Jonathan Swift Gulivero en Liliputoi-espero.info/files/elibroj/eo - swift, jonathan... · 2011. 6. 9. · 3 GULIVERO EN LILIPUTO eLIBRO ÇAPITRO UNUA M i, Lemuelo Gulivero, estis

7

eLIBROGULIVERO EN LILIPUTO

Mi ekkriis tiel laûte, ke ili forkuris timigitaj. Mi sentis,ke ili saltas teren de miaj flankoj. Tamen ili baldaû reve-nis kaj unu el ili atingis lokon, de kie li povis klare vidimian viza¸on. Li levis la manojn kaj ekkriis laûte kaj kla-re: ”Hekina degul! ”

Kredeble mi ne komprenis lin, sed mi divenis, ke liadmiras min, çar la voço estis aproba.

La tutan tempon mi kuÿis malkviete. Fine mi penegismin malligi, kaj mi sukcesis rompi la ÿnuretojn, kiuj li-gis miajn harojn maldekstre. Tiam mi povis iom turni lakapon. La etuloj forkuris antaû ol mi povis kapti ilin.Sekve de tio mi aûdis akrasonajn kriojn. Ili çesis kaj unuekkriis laûte: ”Tolgo fonak”.

Subite mi sentis centon da sagoj vundantaj la mal-dekstran manon. Çiuj pikis min kiel kudriloj.

Krom tio, alia cento da sagoj levi¸is alten kaj falis surla tutan korpon kaj viza¸on. Post tiu falaîo mi ¸emis prodoloro, kaj kovris mane la viza¸on. Estis ¸ustatempe, çartuj alia kaj pli granda falaîo mallevi¸is sur min. Iuj el laetuloj penis enpiki mian korpon per siaj lancoj, sedbonÿance mi portis ledan veÿton, kiun la lancoj ne po-vis trapiki.

Post tio mi opiniis preferinde, ke mi kuÿu senmove,¸is mallumi¸o. Mi esperis, ke la stranga armeo forlasosmin, kaj mi sukcesos liberigi min. Mi tute ne devis timiaron, kiel ajn grandan, da tiaj hometoj, tuj kiam mi rice-

Page 8: Jonathan Swift Gulivero en Liliputoi-espero.info/files/elibroj/eo - swift, jonathan... · 2011. 6. 9. · 3 GULIVERO EN LILIPUTO eLIBRO ÇAPITRO UNUA M i, Lemuelo Gulivero, estis

8

eLIBROGULIVERO EN LILIPUTO

vos la eblon uzi miajn membrojn. Rimarkinte, ke mi res-tas senmove, ili çesis pafadi, sed laû la bruo mi kom-prenis, ke pli kaj pli multe da homoj çirkaûas min. Sam-tempe mi aûdis frapadon, kvazaû de iloj laborantaj.

Turninte la kapon kiel eble plej multe, mi vidis, ke ilikonstruas lignan estradon, sur kiu kvar viroj povis sta-ri. Du aû tri ÿtuparetoj trovi¸is apude. Per unu el ili unuel la etuloj, kiu ÿajnis persono grava, supreniris. Li sta-ris sur la estrado, kaj de tie li parolis longe. Mi ne kom-prenis eç unu vorton.

La parolanto ÿajne havis la a¸on de tridek jaroj. Liestis iom pli alta ol la tri, kiuj staris apud li sur la estra-do. Pa¸io, kiu havis la grandecon de mia tria fingro, te-nis la vestan trenaîon de la viro, kiu parolis al mi. Kvan-kam mi ne povis kompreni la lingvon, mi eksciis per liajgestoj kaj voçtonoj, ke jen li minacas min, jen montrasal mi kompaton kaj amikecon.

Mi respondis mallonge kaj humile, kaj çar mi malsa-tis, mi penis montri al ili, ke mi bezonas man¸aîon. Mimetis fingron en la buÿon kaj rigardis petante, ke onidonu al mi nutraîon. La parolinto tuj komprenis min.Poste mi eksciis, ke li estas unu el la estroj. Li malsup-reniris de la estrado kaj ordonis, ke oni metu ÿtupetarojnal miaj flankoj. Multope la etuloj supreniris kaj marÿis almia buÿo, portante korbojn, plenaj da viandoj. La vian-daîoj havis la saman formon kiel kuirpecoj, kiujn ni ha-

Page 9: Jonathan Swift Gulivero en Liliputoi-espero.info/files/elibroj/eo - swift, jonathan... · 2011. 6. 9. · 3 GULIVERO EN LILIPUTO eLIBRO ÇAPITRO UNUA M i, Lemuelo Gulivero, estis

9

eLIBROGULIVERO EN LILIPUTO

vas hejme, lumbaîo, femuro, kaj tiel plu, sed malpligrandaj ol flugiloj de alaûdo.

Çio estis bone kuirita kaj mi man¸is du aû tri pecojnsamtempe. Mi prenis po tri panoj çe çiu preno; ili estisne pli grandaj ol kugloj. La etuloj donis al mi la nutraîonkiel eble plej rapide. Mi man¸is tiom, ke mi mirigis ilin.Post la man¸o mi faris signon, ke mi volas trinki.

Tial ili suprentiris sur min unu el siaj plej grandaj ba-reloj. Ili rulis ¸in al mia mano kaj malÿtopis ¸in.

Çar la barelo havis la grandecon de nur duono de vin-glaso, mi eltrinkis ¸in per unu engluto. La vino havisbonegan guston. Ili alportis al mi duan barelon. Mi trin-kis la vinon kaj petis pri pli, sed neniom restis. La etulojekkriis ¸oje kaj dancis sur mia brusto, kiam mi finis. Ilifaris signon, ke mi îetu malsupren la du barelojn.

Oni ekkriis por averti la homamason sur la tero, ke ilidonu spacon. Mi îetis la barelojn çielen. Vidante ilin enla aero, la etuloj ekkriis tre laûte. Mi konfesas, ke mi estistentita kapti tiujn, kiuj kuris sur mia korpo, por îeti ilinteren. Sed memorinte la falon de sagoj, kaj la nutraîonkiun oni donis al mi, mi sentis, ke la honoro malperme-sas, ke mi agu malbone al ili. Mi opiniis, ke ili estas trekura¸aj, çar ili sentime kuras sur mia korpo, kvankamunu el miaj manoj estis libera por kapti ilin.

Post nelonge alvenis grava persono, la imperiestro dela etuloj. Lia Moÿto suriris sur mian dekstran kruron, kaj

Page 10: Jonathan Swift Gulivero en Liliputoi-espero.info/files/elibroj/eo - swift, jonathan... · 2011. 6. 9. · 3 GULIVERO EN LILIPUTO eLIBRO ÇAPITRO UNUA M i, Lemuelo Gulivero, estis

10

eLIBROGULIVERO EN LILIPUTO

antaûen marÿis al la viza¸o. Deko da korteganoj sekvislin. Rigardante mian viza¸on, li parolis dum dek minu-toj, ne kolere, sed li parolis serioze kaj severe.

Li ofte montris antaûen.Poste mi eksciis, ke li montris al la çefurbo. Al tiu urbo

la viroj konsentis porti min; ¸i estis unu kilometron for.Mi faris signon al la imperiestro, ke mi deziras esti li-

berigita de la ÿnuretoj, kiuj ligis min teren. Mi volis minlevi, sed kvankam li komprenis min bone, lia Moÿto ba-lancis la kapon kaj klarigis al mi, ke mi devas lasi minporti kiel malliberulo. Tamen li faris aliajn signojn pordiri al mi, ke oni donos al mi nutraîon kaj trinkaîon, kajke oni ne agos kruele kontraû mi.

Poste la imperiestro kaj la korteganoj malsupreniriskaj foriris.

Baldaû mi sentis amason da laborantoj çe la maldek-stra flanko. Ili malligis la ÿnuretojn, kiuj tenis min, tiel kemi estis malpli ¸enata kaj povis turni min iom dekstren.

Ili ÿmiris miajn viza¸on kaj manojn, kaj baldaû misentis malpli la doloron kaûzitan de la sagaj vundoj. Re-freÿigita, mi ekdormis denove kaj dormis longe.

Iliaj me˛anikistoj faras bone çian maÿinon por portipezajn objektojn. La militajn kaj komercajn ÿipojn, kiujhavas la grandecon de man¸otablo, ili konstruas en laarbaroj, kie trovi¸as la arboj por la tratoj, kaj de tie oniveturigas ilin al la marbordo. Nun ili komencis pretigi

Page 11: Jonathan Swift Gulivero en Liliputoi-espero.info/files/elibroj/eo - swift, jonathan... · 2011. 6. 9. · 3 GULIVERO EN LILIPUTO eLIBRO ÇAPITRO UNUA M i, Lemuelo Gulivero, estis

11

eLIBROGULIVERO EN LILIPUTO

sian plej grandan veturilon. ¯i estis ligna trabaîo, porta-ta proksimume ok centimetroj super la tero, kaj iomsimila al niaj litoj.

Kvincent çarpentistoj kaj me˛anikistoj pretigis tiunveturilon por porti min al la urbo. Oni ekkriis, kiam ilivenigis ¸in flanke al mi. Mi aûdis pri tiu faro nur poste,çar en la trinkaîo, kiun oni donis al mi, oni verÿis dormi-gilon, tial mi dormis kaj ne sciis, ke oni movas min.

Çu estis eble levi min sur la veturilon? Ili fiksis okdekstangojn en la teron. Çiu stango havis la altecon de tri-dek centimetroj. Poste ili vindis mian kolon, manojn,korpon kaj krurojn. Per hokoj, ili fiksis ÿnuretojn al lavindiloj.

Naûcent fortaj laboristoj tiris la ÿnuretojn per rulblo-koj, kiuj estis ligitaj al la stangoj. Post tri horoj oni leviskaj kuÿigis min sur la veturilon, al kiu ili ligis min forte.Mil kvincent çevaloj, kiuj apartenis al la imperiestro kajhavas mezan altecon de dek du centimetroj, tiris min surla veturilo.

Dum la voja¸o mi veki¸is. Okazis, ke du aû tri enlan-duloj volis vidi min dormanta. Tial ili supreniris sur laveturilon kaj rampis kviete ¸is mia viza¸o. Unu el ili estissoldato.

Li metis la akran pinton de sia glavo en mian naz-truon, ¸i tiklis min kiel pajlo kaj ternigis min perforte.

Page 12: Jonathan Swift Gulivero en Liliputoi-espero.info/files/elibroj/eo - swift, jonathan... · 2011. 6. 9. · 3 GULIVERO EN LILIPUTO eLIBRO ÇAPITRO UNUA M i, Lemuelo Gulivero, estis

12

eLIBROGULIVERO EN LILIPUTO

Fine mi alvenis al la urba pordego. La imperiestro kajliaj korteganoj elvenis renkonte al mi. Çe la loko, kie mihaltis, staris antikva templo, la plej granda el la templojde la tuta insulo. Çar antaû longe perfida mortigo oka-zis en la templo, la homoj ne plu pre¸is tie kaj oni mal-plenigis ¸in. Mi devis lo¸i en tiu templo. Tra la plej gran-da pordego, kies alteco estis çirkaû cent dudek centi-metroj, kaj lar¸eco çirkaû sesdek centimetroj, mi facilepovis enrampi.

Ambaûflanke de la pordego trovi¸is po unu fenestretosupre de la tero je dek kvin centimetroj. Al la dekstrafenestro la for¸isto de la imperiestro fiksis naûdek unuçenojn, similajn al poÿhorlo¸a çeno.

Tiuj çenoj estis ÿlositaj çirkaû mia dekstra kruro pertridek ses pendaj seruroj.

Aliflanke de la vojego, kaj precize kontraû la templo,staris turo, kies alteco estis almenaû cent sesdek centi-metroj. La imperiestro supreniris sur la turon por rigardimin kuÿanta. Multe da homoj amasi¸is kaj çiuj supren-iris sur mian korpon per ÿtuparetoj. Poste la imperiestroordonis, ke neniu marÿu sur mi, kaj difinis al çiuj malo-beontoj punon per morto. Tio ¸ojigis min, çar mi trelaci¸is.

Opiniante, ke mi ne povos liberigi min, la laboristojtrançis çiujn ÿnuretojn, kiuj min ligis.

Page 13: Jonathan Swift Gulivero en Liliputoi-espero.info/files/elibroj/eo - swift, jonathan... · 2011. 6. 9. · 3 GULIVERO EN LILIPUTO eLIBRO ÇAPITRO UNUA M i, Lemuelo Gulivero, estis

13

eLIBROGULIVERO EN LILIPUTO

Sentante min tre malfeliça, mi levi¸is. La homoj promirego ekkriis laûte, vidante min staranta kaj faris veranbruegon. La çenoj, kiuj tenis la kruron, estis longaj dumetrojn, tial mi povis marÿi tien kaj reen. Ankaû mi po-vis enrampi kaj kuÿi en la templo.

Page 14: Jonathan Swift Gulivero en Liliputoi-espero.info/files/elibroj/eo - swift, jonathan... · 2011. 6. 9. · 3 GULIVERO EN LILIPUTO eLIBRO ÇAPITRO UNUA M i, Lemuelo Gulivero, estis

14

eLIBROGULIVERO EN LILIPUTO

ÇAPITRO DUA

Mi rigardis la çirkaûaîon. ¯i similis grandan ¸arde-non. La kampoj, kiuj havis la mezan grandecon

de niaj çambroj, aspektis kiel bedoj. Mi vidis arbaretojn,en kiuj la plej grandaj arboj ne estis pli alta ol mi.

La urbeto havis la aspekton de teatra sceno. Mi laci¸istiom, ke mi baldaû enrampis domen, kaj fermis la por-don. Kiam mi eliris, mi marÿis tien kaj reen kiom eble,laû la longeco de miaj katenoj.

La imperiestro rajdis al mi, sed la çevalo timis ekvi-dante min, preskaû forîetante sian rajdanton. Tio neestis strange, çar vere mi devis aspekti kiel monto. Est-ante lerta rajdanto, la imperiestro sidis firme, dum liajkavaliroj iris helpi lin. Tiam la imperiestro deiris de siaçevalo kaj marÿis al mi. Li admiris min, sed li ne tiomproksimi¸is al mi, ke mi povus lin tuÿi.

La imperiestro ordonis al siaj kuiristoj, ke ili alportual mi pli da nutraîo kaj trinkaîo. Oni metis nutraîon surveturilojn, kiujn oni puÿis ¸is kie mi povis atingi ilin. Laimperiestrino kun la junaj princoj, kaj multe da nobelojkaj sinjorinoj venis apude, kaj ili rigardis min dum miman¸is. La imperiestro estis la plej alta el la viroj. Kreske

Page 15: Jonathan Swift Gulivero en Liliputoi-espero.info/files/elibroj/eo - swift, jonathan... · 2011. 6. 9. · 3 GULIVERO EN LILIPUTO eLIBRO ÇAPITRO UNUA M i, Lemuelo Gulivero, estis

15

eLIBROGULIVERO EN LILIPUTO

li superis çiujn aliajn per la lar¸eco de mia ungo. Li es-tis bela laû mieno kaj figuro, kaj havis majestan sin-tenon.

Oni diris al mi, ke li jam regis dum sep jaroj, kaj ke liestis venkulo kaj estis respektata. Lia vestaro estis sim-pla; nur sur la kapo li portis malpezan kaskon el oro, or-namitan de juveloj kaj plumoj. Li tenis en la mano nu-digitan glavon por sin defendi, se mi liberigus min. Detiu glavo la longeco estis ok centimetroj, kaj la tenilo kajingo estis beligitaj per diamantoj kaj oraj ornamaîoj. Lagenobeloj portis belajn vestojn. La loko, kiun ili okupis,ÿajnis gaje kaj diverse kolorita jupo.

La imperiestro ofte parolis al mi kaj mi respondis, sednek li nek mi komprenis vorton. Post çirkaû du horoj lakorteganoj foriris kaj mi restis gardata de soldatoj, kiujdevis malpermesi, ke la popolo min turmentu.

Tio estis necesa, çar unu el la viroj kura¸is pafi al misagon, kiam mi sidis tere. Li preskaû trafis mian okulon.Kolonelo ordonis, ke oni kaptu kaj ligu lin, kune kun sesaliaj, kiuj ¸enis min. Li ju¸is, ke plej taûga puno estustransdoni ilin ligitajn en miajn manojn. Tion, do, la sol-datoj faris, pelante la mizerulojn per renversitaj lancoj,¸is kie mi povis kapti ilin.

Mi levis ilin per la dekstra mano kaj metis kvin el ilien mian poÿon. Tenante la sesan, mi rigardis lin kvazaûmi intencus man¸i lin. La mizeruleto kriegis terure, kaj

Page 16: Jonathan Swift Gulivero en Liliputoi-espero.info/files/elibroj/eo - swift, jonathan... · 2011. 6. 9. · 3 GULIVERO EN LILIPUTO eLIBRO ÇAPITRO UNUA M i, Lemuelo Gulivero, estis

16

eLIBROGULIVERO EN LILIPUTO

la kolonelo kaj oficiroj mem ektimegis, precipe kiam mieltiris mian poÿtrançilon. Tamen ili tuj çesis timi, kiammi delikate tratrançis la fadenojn, kiuj ligis lin. Mi me-tis lin kviete teren kaj permesis, ke li forkuru. Çiujn ali-ajn mi tiel same traktis, elprenante ilin unu post unu el

Page 17: Jonathan Swift Gulivero en Liliputoi-espero.info/files/elibroj/eo - swift, jonathan... · 2011. 6. 9. · 3 GULIVERO EN LILIPUTO eLIBRO ÇAPITRO UNUA M i, Lemuelo Gulivero, estis

17

eLIBROGULIVERO EN LILIPUTO

mia poÿo. Mi rimarkis, ke la soldatoj kaj homoj taksistion kiel pruvon de mia bonkoreco, kaj oni rakontis fa-vore pri ¸i en la kortego.

Vespere mi enrampis malfacile en mian domon, kiemi kuÿis sur la tero, kaj tiu aran¸o daûris dum dek kvartagoj. Dume la imperiestro ordonis, ke laboristoj faruliton por mi. Ili alportis per veturiloj sescent litojn laû laordinara grandeco de la lando. Ili kunkudris matracojnen kvar tavoloj el po cent kvindek matracoj çe çiu tavolo;tamen la lito eç tiel ne havis sufiçe da dikeco, por ke mine sentus tra ¸i la malmolan ÿtonan plankon kaj povuskuÿi komforte. Same ili faris por mi kovrilojn sufiçe bo-najn por homo, kiu tiel kutimi¸is al malagrablaîoj.

Aûdinte pri mia alveno, amaso da homoj alvenis porvidi min. Tiel la vila¸oj senhomi¸is, ke la imperiestro or-donis, ke tiuj, kiuj min vidis, foriru tuj hejmen. Ili nerajtis veni pli proksime ol dek ses metroj de mia domosen la permeso de la kortego. El tiu cirkonstanco la reg-naj oficistoj aran¸is por si riçan profiton.

Dume la imperiestro kaj lia politikistaro konsili¸isinter si pri tio, kion ili devas fari kun mi, por agi plejsa¸e. Ili timis, ke mi eble liberigos min, kaj cetere ke miforman¸os tiom da provizaîo, ke estas dan¸ero, ke man-kos nutraîoj. Foje ili preskaû decidis mortigi min aû permalsato aû per sagoj venenitaj. Tiam ili pripensis, ke,

Page 18: Jonathan Swift Gulivero en Liliputoi-espero.info/files/elibroj/eo - swift, jonathan... · 2011. 6. 9. · 3 GULIVERO EN LILIPUTO eLIBRO ÇAPITRO UNUA M i, Lemuelo Gulivero, estis

18

eLIBROGULIVERO EN LILIPUTO

mortiginte min, ili kreus peston, çar oni ne povus ente-rigi tiel grandan kadavron kiel mia.

Dum la konsili¸o, militaj oficiroj venis al la pordo dela konsilantara çambro.

Du el ili enkondukite rakontis, kiel mi agis kun la seskulpuloj antaûe metitajn en miajn manojn. Tio kaûzistiom da bonvolo al mi, ke la imperiestro ordonis, ke çiuvila¸o en la çirkaûaîo de tricent metroj çirkaû la urbo,devos liveri çiumatene ses bovojn, kvardek ÿafojn kajaliajn nutraîojn por mia subtenado, ankaû sufiçe dapano kaj vino. La pagmonon li asignis kontraû sia trezo-rejo. Çar la imperiestro vivas per sia bieno, nur malofteli postulas helpan monon de la regnanoj, kiuj tamenestas devigataj al senpaga militservo.

La imperiestro apartigis al mi sescent servistojn, kiujricevis regalan salajron, kaj ili starigis siajn tendojn apudla pordego de la templo. Ankaû oni ordonis, ke tricenttajloroj trançu vestojn laû la modo de tiu lando.

La çevaloj de la imperiestro kaj kavaliroj estis ofte ek-zercataj antaû mi, por ke ili kutimi¸u al mia vidi¸o. Fine,ses el la plej lertaj instruituloj devis instrui min pri la tiealingvo. La ordonoj estis plenumataj.

Post tri semajnoj mi progresis bone en la lernado dela lingvo. Dume lia Moÿto ofte honoris min per vizito kajhelpis instrui min en mia lernado.

Page 19: Jonathan Swift Gulivero en Liliputoi-espero.info/files/elibroj/eo - swift, jonathan... · 2011. 6. 9. · 3 GULIVERO EN LILIPUTO eLIBRO ÇAPITRO UNUA M i, Lemuelo Gulivero, estis

19

eLIBROGULIVERO EN LILIPUTO

Ni jam komencis iom interparoli. La unuaj vortoj,kiujn mi lernis, konsistigis peton pri mia liberigo. Mirediris tiujn vortojn çiutage, genuante. La respondo, laûtio, kion mi povis kompreni estis, ke mi devas atendi.Unue mi devos îuri esti pacema kun la re¸o kaj lia lan-do.

La imperiestro promesis, ke oni kondutos bone al mi.Li konsilis min, ke mi kondutu kiel eble plej bone, por keliaj regnanoj admiru min. Li deziris, ke mi ne malapro-bu, se li ordonos, ke taûgaj oficistoj traserçu min, çarverÿajne mi portis iajn batalilojn nepre tre dan¸erajn, seili estas grandaj laû mia grandeco. Mi promesis konten-tigi lin, dirante samtempe, ke mi tre volonte senvestigusmin, kaj elturnus antaû li la poÿojn.

Lia imperiestra Moÿto respondis, ke, laû la le¸oj, duoficistoj devos min priesplori; ke li scias, ke oni ne povostion fari sen mia konsento kaj helpo, ke li ju¸as min tielgrandanima, ke li povas konfidi ilin en miajn manojn; kekion ajn ili eventuale forprenos de mi, oni certe redonosal mi, kiam mi foriros, aû pagos la plenan valoron laûmia postulo.

Mi suprenlevis la oficistoj per miaj manoj. Unue mimetis ilin en la surtutajn poÿojn, kaj poste en çiun alianpoÿon, krom du pantalonaj poÿoj, kaj en sekreta poÿo,en kiu trovi¸is kelkaj necesaîoj gravvaloraj nur por mimem. Tiun poÿon mi decidis kaÿi pli zorge ol la aliajn.

Page 20: Jonathan Swift Gulivero en Liliputoi-espero.info/files/elibroj/eo - swift, jonathan... · 2011. 6. 9. · 3 GULIVERO EN LILIPUTO eLIBRO ÇAPITRO UNUA M i, Lemuelo Gulivero, estis

20

eLIBROGULIVERO EN LILIPUTO

En unu poÿeto ili trovis monujon enhavanta kelkajnorajn monerojn, en alia ar¸entan poÿhorlo¸on. La sinjo-roj faris skribaîon pri çio, kion ili vidis. Fininte, ili petismin meti ilin teren, por ke ili povu doni la raporton al laimperiestro. Post kelka tempo mi faris la jenan tradukonde tiu raporto:

”Unue, en la dekstra surtuta poÿo de la granda HomoMonto, post atenta serçado, ni trovis nur tukegon unu-pecan el maldelikata ÿtofo sufiçe grandan por servi kieltapiÿo en la imperiestra trona çambrego.

”En la maldekstra poÿo ni vidis ar¸entan kestegon,kiun ni ne povis levi. Ni petis, ke ¸i estu malfermata.Unu el ni enpaÿinte sin trovis vadanta en speco de pol-vo. Iom da ¸i fluge levi¸is al niaj viza¸oj kaj kaûzis al nifortan ternadon.

”En la veÿta poÿo ni trovis aparaton similan al gran-dega palisaro el dudek fortikaj stangoj, per kiu konjek-teble la Homo Monto ordigas siajn harojn. En la dekstrapantalona poÿo ni trovis feran cilindron, kies longecoegalas viran altecon. ¯i estas fiksita al forta lignaîo pligranda ol ¸i. El unu flanko de la cilindro elstaras gran-daj feraîoj. Ni ne komprenis ¸ian uzmanieron. Similaobjekto estis en la dua poÿo. [Ili aludas al mia pistolo.]

”En la pli malgranda ni trovis rondajn platajn meta-laîojn ru¸ajn kaj blankajn. La ÿajne ar¸entaj estis tielgrandaj, ke apenaû ni povis levi ilin. En la maldekstra

Page 21: Jonathan Swift Gulivero en Liliputoi-espero.info/files/elibroj/eo - swift, jonathan... · 2011. 6. 9. · 3 GULIVERO EN LILIPUTO eLIBRO ÇAPITRO UNUA M i, Lemuelo Gulivero, estis

21

eLIBROGULIVERO EN LILIPUTO

poÿo trovi¸is du ingoj. Estis malfacile tuÿi ilian supronkiam ni staris sur fundo de la poÿo.

”Unu ingo estis kovrita; sur la supro de la alia trovi¸isblanka substanco, duoble pli granda ol niaj kapoj. En çiuingo estis pecego da ÿtala lameno, kiujn ni ordonis, ke laHomo Monto montru al ni, çar ni timis ke eble ili estasdan¸eraj iloj.

”El la dekstra poÿo pendis ar¸enta çenego kun mirin-da objekto çe la fino.

”Ni ordonis al li, ke li eltiru la objekton, kia ajn ¸i estu,fiksitan al tiu çeno. ¯i ÿajne estas globo farita unuflan-ke el ar¸ento kaj aliflanke el ia travidebla metalo, tra kiuni povis vidi strangajn signojn, kiujn ni kredis palpeblaj,¸is la fingroj estis malhelpataj, renkontante la travide-blaîon. Li almetis tiun objekton al niaj oreloj. Ni aûdissençesan bruon similan al tiu de akvomuelilo. Tio devasesti sova¸a besto, aû la dio, kiun li adoras, kaj çar li di-ris, ke li konsili¸as kun ¸i antaû ol ion fari, tial ni kredasla duan konjekton.

”El la maldekstra poÿo li elprenis grandan reton, pre-skaû tiel granda kiel fiÿkaptista reto, sed fermebla kajmalfermebla. Li uzas ¸in kiel monujon, kiun ¸i similas.Ni trovis interne kelke da pecegoj el flava metalo. Ili de-vas esti multvaloraj, se ili estas oraj. Obeinte la ordonojnde via Imperiestra Moÿto, ni elesploris çiujn poÿojn.

Page 22: Jonathan Swift Gulivero en Liliputoi-espero.info/files/elibroj/eo - swift, jonathan... · 2011. 6. 9. · 3 GULIVERO EN LILIPUTO eLIBRO ÇAPITRO UNUA M i, Lemuelo Gulivero, estis

22

eLIBROGULIVERO EN LILIPUTO

”Poste ni rimarkis, ke zono çirkaûas lin, farita el lahaûto de grandega besto. Maldekstre de ¸i pendis gla-vo, kiu havis la longecon de kvin viroj. Kaj dekstre sakodividita en du fakojn, sufiçe granda por enhavi tri reg-nanojn de via Imperiestra Moÿto. En unu el tiuj çi çam-bretoj sin trovis kelke da globoj aû multpezaj pilkoj fa-ritaj el metalo. Ili havas la grandecon de niaj kapoj kaj neestis facile ilin levi. La alia çambreto enhavis kvanton danigraj grajnoj; ili estis nek grandaj nek pezaj, çar en lamano ni povis teni almenaû kvindek.

”Jen estas preciza katalogo de la apartenaîoj de laHomo Monto. Li ¸entile kondutis al ni, kaj li montrisdecan respekton al la komisiitaro de via ImperiestraMoÿto.

”Subskribita kaj sigelita je la kvara tago de la ok-deknaûa luno de la bonaûspicia regado de via Impe-riestra Moÿto.

”Klefren Frelok.”Marso Frelok.”

Post la legado de tiu dokumento la imperiestro ordonisal mi, tre afable, ke mi transdonu çiujn objektojn. Unueli postulis la glavon, kiun mi deprenis de la zono, kunekun ¸ia ingo. Li estis ordoninta tri mil el la plej bonajsoldatoj, ke ili çirkaûu min malproksime. Ili devis havi

Page 23: Jonathan Swift Gulivero en Liliputoi-espero.info/files/elibroj/eo - swift, jonathan... · 2011. 6. 9. · 3 GULIVERO EN LILIPUTO eLIBRO ÇAPITRO UNUA M i, Lemuelo Gulivero, estis

23

eLIBROGULIVERO EN LILIPUTO

pafarkojn kaj sagojn pretaj por pafi. Mi ne rimarkis tion,çar miaj okuloj rigardis nur la imperiestron.

Tiam li ordonis, ke mi eltiru la glavon. ¯i ne estis çia-parte brilanta, çar la marakvo faris al ¸i kelkajn rustajnmakulojn. Mi eltiris ¸in kaj tuj çiu soldato ekkriis pro

Page 24: Jonathan Swift Gulivero en Liliputoi-espero.info/files/elibroj/eo - swift, jonathan... · 2011. 6. 9. · 3 GULIVERO EN LILIPUTO eLIBRO ÇAPITRO UNUA M i, Lemuelo Gulivero, estis

24

eLIBROGULIVERO EN LILIPUTO

teruro kaj surprizo. Brilante hele, la suno rebrilis kajmiregigis la okulojn, dum mi svingis la glavon tien kajreen. La imperiestro ne estis tiel timigita, kiel mi antaû-supozis. Li ordonis al mi, ke mi remetu ¸in en la ingon.Poste mi devis îeti ¸in teren kiel eble plej kviete kaj mal-proksime du metrojn de la fino de mia çeno.

Tiam li postulis la feran cilindron, kiu estis la pistolo.Mi eltiris ¸in kaj klarigis la uzadon. Mi ÿargis la pistolonnur per pulvo. Prudentaj maristoj zorgas ke la pulvo nemalseki¸u, metante ¸in en nepenetreblan saketon. Tielfarinte mi havis sekan pulvon. Avertinte la imperiestron,mi pafis çielen.

La homoj miregis pli, ol kiam ili vidis mian glavon.Centoj falis teren kiel mortigitaj. Eç la brava imperiestrone kvieti¸is rapide; kvankam li ne falis, li sin regis mal-facile. Mi îetis miajn pistolojn teren, kiel mi îetis la gla-von, ankaû la saketon kun pulvo kaj kugloj. Mi petis alli, ke li ne metu la pulvon proksime al fajro, çar ¸i ek-flamos facile, eble ¸i suprensendus la imperiestran pa-lacon çielen.

Mi transdonis mian poÿhorlo¸on, kiun lia Moÿto trescivole deziris rigardi. Li ordonis, ke du el siaj plej altajgvardianoj portu ¸in inter ili. Li miris pro ¸ia bruegadokaj pro la sençesa movi¸ado de la montrilo. Çi tion lipovis vidi facile, kaj li konsili¸is kun la sa¸uloj kaj li de-mandis la opiniojn de siaj instruituloj. Iliaj respondoj

Page 25: Jonathan Swift Gulivero en Liliputoi-espero.info/files/elibroj/eo - swift, jonathan... · 2011. 6. 9. · 3 GULIVERO EN LILIPUTO eLIBRO ÇAPITRO UNUA M i, Lemuelo Gulivero, estis

25

eLIBROGULIVERO EN LILIPUTO

estas diversaj kaj malproksime de la vero, kiel la legan-to povas imagi sen mia rakonto, kaj efektive mi ne kom-prenis çion, kion ili diris.

Mi transdonis miajn ar¸entajn monerojn kaj la monu-jon en kiu mi portis nur oran monon, kune kun trançi-lo, flartabakujo, naztuko kaj taglibro. La glavon, pistolonkaj saketon oni portis en veturiloj al imperiestra ma-gazeno, sed la restaîon de miaj posedaîoj oni redonis almi.

Kiel mi diris, mi havis sekretan poÿon, kiun ili ne tro-vis. ¯i enhavis okulvitrojn, lorneton kaj aliajn utilaîojn,kiuj ne interesus lian Moÿton. Tial mi kredis, ke mi nedevas montri ilin, çar mi timis, ke oni malbonigus ilin, semi fordonus ilin.

Page 26: Jonathan Swift Gulivero en Liliputoi-espero.info/files/elibroj/eo - swift, jonathan... · 2011. 6. 9. · 3 GULIVERO EN LILIPUTO eLIBRO ÇAPITRO UNUA M i, Lemuelo Gulivero, estis

26

eLIBROGULIVERO EN LILIPUTO

ÇAPITRO TRIA

Mia ¸entileco kaj bona konduto tiel gajnis la bonanopinion de la imperiestro kaj liaj korteganoj, ke

mi esperis esti liberigota baldaû. Mi klopodis pligrandigila favorajn sentojn. La enlanduloj grade iom pli kura¸is.Foje mi kuÿi¸is kaj permesis al kvin aû ses el ili danci surmia mano. Fine, geknaboj kura¸is ludi sinkaÿon kaj ser-çon inter miaj haroj. De tiam, kiam tio unue okazis, mipovis iomete paroli kaj kompreni ilian lingvon.

Iun tagon la imperiestro deziris amuzi min. Li ordo-nis spektaklon. En tiaj vidaîoj ili superas çiujn naciojn,kiujn mi konas, rilate lertecon kaj pompon. La dancan-toj sur la ÿnuro amuzis min bone. Ili montris sin surmaldika blanka fadeno, etendita proksimume unu met-ron super la tero.

Pardonu al mi se mi plilongigas mian historion perplua rakontado. La ÿnurdancistoj estis çiam viroj, kiujcelas grandajn poziciojn, kaj altan kortegan favoron. Ilipreti¸as en frua juneco preparante sin por tiu çi arto, kajkelkaj el ili estas nek instruituloj, nek el nobelaj familioj.

Kiam granda ofico estas ne okupata pro morto aûmalhonoro, kio okazas ofte, kvin aû ses kandidatoj pe-

Page 27: Jonathan Swift Gulivero en Liliputoi-espero.info/files/elibroj/eo - swift, jonathan... · 2011. 6. 9. · 3 GULIVERO EN LILIPUTO eLIBRO ÇAPITRO UNUA M i, Lemuelo Gulivero, estis

27

eLIBROGULIVERO EN LILIPUTO

tas la imperiestron, ke li permesu ilin amuzi la kortegonper ÿnurdancado. Tiu, kiu saltis plej alte sen fali, gajnas.Ofte la imperiestro ordonas la ministrojn mem montrisian kapablon, por konvinki lian Moÿton, ke ili ne per-dis sian lertecon.

Flimnapo, la trezoristo, laû ¸enerala famo saltas surÿnuro almenaû du centimetrojn pli alta ol çiu alia sinjoroen la tuta lando. Mi vidis lin renverssaltanta fojon postfojo, sur plado fiksita sur unu el iliaj ÿnuroj, ne pli dikaol niaj pakfadenoj. Mia amiko Reldresal, çefa privata im-periestra sekretario, estas, laû mia opinio, la dua en ordode la ÿnurdancistoj. La aliaj ministroj estas preskaû ega-laj inter si. Tiuj amuzaîoj ofte kaûzas mortigajn malfe-liçojn, el kiuj oni rakontas multajn. Mi mem vidis du aûtri kandidatojn rompi siajn membrojn.

La dan¸ero pligrandi¸as, kiam la ministroj mem laûordono montras sian lertecon, çar, klopodinte superi sinmem, kelkaj nepre çiuokaze falas. Apenaû unu, kiu neestas vundita. Oni diris al mi, ke antaû du jaroj Flimna-po falis sur kusenon de la imperiestro, okaze kuÿanta surla tero, kiu sola malhelpis, ke li estu rompinta al si la ko-lon. Pli malofte antaû iliaj Moÿtoj kaj la çefa ministrookazas alia sporto. La imperiestro metas sur la tablon trimaldikajn silkajn fadenojn, kies longeco estas dek kvincentimetroj. Unu estas purpura, dua flava, kaj la triablanka, jen la premioj.

Page 28: Jonathan Swift Gulivero en Liliputoi-espero.info/files/elibroj/eo - swift, jonathan... · 2011. 6. 9. · 3 GULIVERO EN LILIPUTO eLIBRO ÇAPITRO UNUA M i, Lemuelo Gulivero, estis

28

eLIBROGULIVERO EN LILIPUTO

La ceremonio okazas en la granda trona çambro.¯i estas provo tute malsimila al provoj kutimaj en

aliaj landoj de la nova aû malnova mondo. La imperies-tro tenas horizontale en siaj manoj bastonon. La kandi-datoj iras antaûen unu post alia, jen subrampas, jen su-persaltas la bastonon, laû la deziro de la imperiestro, kiupli aû malpli alte tenas ¸in. Foje la imperiestro tenas unufinaîon de la bastono kaj ministro la alian. Kiu estas plejfacilmovema kaj eltenema, ricevas la purpuran silkanfadenon. La flava fadeno estas donata al la dua kaj lablanka al la tria. Çiu portas la koloran fadenon çirkaû latalio. Multe da granduloj çe la imperiestra kortego ha-vas tiajn.

La çevaloj de la imperiestro, kondukitaj çiutage antaûmin, ne plu timis. Vidante min, ili kutimis alveni ¸is miajpiedoj sen ÿanceli¸i. Metinte manon sur teron, mi per-mesis rajdantojn supersalti ¸in.

Iun tagon mi havis la feliçon amuzegi la imperiestron.Unue mi proponis, ke li ordonu, ke oni alportu al mi kel-kajn bastonojn, kies longeco devis esti kvindek centi-metroj, kaj kies dikeco devas egali la mezdikecon demiaj bastonoj. Matene ses arbaristoj kun tiom da ve-turiloj alvenis. Çiun veturilon ses çevaloj trenis. Mi pre-nis naû bastonojn kaj forte fiksis ilin en la tero, je la an-guloj de kvadrato.

Page 29: Jonathan Swift Gulivero en Liliputoi-espero.info/files/elibroj/eo - swift, jonathan... · 2011. 6. 9. · 3 GULIVERO EN LILIPUTO eLIBRO ÇAPITRO UNUA M i, Lemuelo Gulivero, estis

29

eLIBROGULIVERO EN LILIPUTO

Mi ligis mian naztukon al la bastonoj, streçante ¸infirme, ¸is ¸i similis al tamburo.

Kvar horizontalaj bastonoj estis fiksitaj en la alteco dedekdu centimetroj super la naztuko. Ili utilis por randojçiuflanke. Post la perfektigo de la konstruaîo, mi petis,ke la imperiestro lasu dudek kvar el siaj kavalerianojveni kaj ekzerci¸i sur tiu ebenaîo. Lia Moÿto bonvoliskonsenti, tial mi suprenlevis la rajdantojn unuope permiaj manoj, armitajn kaj pretigitajn.

La oficiroj çeestis por ekzerci ilin. Post kiam ili estisordigitaj, ili aparti¸is duone, ili ÿajne bataletis, pafis sen-pintajn sagojn, eltiris la glavojn, forrajdis kaj sekvis, ata-kis kaj reiris, kaj per malmultaj vortoj, mi neniam vidispli bonajn manovrojn. La randoj malhelpis ke la çevalojfalu malsupren. Tio tiel plaçis al lia Moÿto, ke li ordonis,ke oni ripetu la spektaklon post kelkaj tagoj. Foje eç pla-çis al li esti levita de mi kaj komandi la soldatojn. Mal-facile li decidigis la Imperiestrinan Moÿton, ke ÿi konfi-du sin en miajn manojn, kaj mi tenis ÿin sidanta en se¸osufiçe proksime por vidi la tutan faradon.

Feliçe, nenia malfeliço okazis dum tiuj paradoj, sedfine vivega çevalo, apartenanta al unu el la kapitanoj,piedobatante traskrapis truon en la naztuko. La çevalofaletis, deîetante la rajdanton kaj sin mem. Mi tuj helpisilin kaj, kovrinte la truon per unu mano, mi malsupren-metis la tutan skadron per la alia mano sammaniere, kiel

Page 30: Jonathan Swift Gulivero en Liliputoi-espero.info/files/elibroj/eo - swift, jonathan... · 2011. 6. 9. · 3 GULIVERO EN LILIPUTO eLIBRO ÇAPITRO UNUA M i, Lemuelo Gulivero, estis

30

eLIBROGULIVERO EN LILIPUTO

mi levis ilin. La falinta çevalo estis streçvundita je la mal-dekstra ÿultro. La soldato estis tute sen difekto. Mi rebo-nigis mian tukon laû mia kapablo, tamen mi ne ree uzis¸in tiel.

Foje, kiam mi amuzis la imperiestron kaj la kortega-nojn, alvenis rapide sendito, kiu diris al lia Moÿto, kekelkaj regatoj, kiu rajdis proksime al la loko, kie mi unueestis trovita, vidis grandan nigran objekton kuÿanta surla tero. Tio estis strange formita. Je la centro ¸i estis altakiel viro. La randoj havis la lar¸econ de la dormoçambrode lia Moÿto. Unue ili supozis, ke ¸i vivas, sed çar ¸ikuÿis senmove sur la tero, ili vidis ke ¸i ne estis vivulo,kiel ili unue kredis.

Iuj el ili marÿis çirkaû ¸i, fine ili staris unuj sur la ÿul-troj de aliaj, kaj tiel suprenrampis sur ¸in, kaj, sin trovin-te sur ebena supraîo, ili piedfrapis kaj eksciis, ke ¸i es-tas kava interne.

Kredante, ke ¸i apartenas al Homo Monto, ili propo-nis al la imperiestro venigi ¸in per nur kvin çevaloj al lapalaco. Mi tuj komprenis, kion ili trovis, kaj ¸ojis aûdi lasciigon. Ÿajne kiam mi atingis la bordon post la alveno,mi tiel konfuzi¸is, ke mi ne rimarkis, antaû alveni al laloko, kie mi dormis, ke mi perdis la çapelon. ¯i estis li-gita per ÿnureto dum mi remis kaj na¸is, sed eble ¸i fa-lis post la albordi¸o. Mi konjektis, ke la ÿnureto rompi¸is

Page 31: Jonathan Swift Gulivero en Liliputoi-espero.info/files/elibroj/eo - swift, jonathan... · 2011. 6. 9. · 3 GULIVERO EN LILIPUTO eLIBRO ÇAPITRO UNUA M i, Lemuelo Gulivero, estis

31

eLIBROGULIVERO EN LILIPUTO

akcidente, ne observate de mi, tial mi kredis, ke mi per-dis la çapelon. kiam mi estis en la maro.

Mi klarigis al la imperiestro la utilecon de la çapelo kajmi petis lin, ke li ordonu la virojn venigi ¸in. La sekvan-tan tagon la veturigistoj alvenis kun ¸i en ne tre bonastato, çar ili traboris du truojn en la spaco de kvar cen-timetroj de la rando. En tiuj ili fiksis du hokojn kaj ligisper longa ÿnuro al la jungaîo, kaj tiel ili tiris mian çape-lon tra kilometro. Tamen, çar la lando en tiu insulo es-tas tre plata kaj ebena, ¸i ne estis tiel malbonigita, kielmi timis.

Post du tagoj la imperiestro volis sin amuzi laû stran-ga maniero. Ordoninte, ke çiuj soldatoj lo¸antaj en laçirkaûaîo de la çefurbo sin pretigu, li deziris, ke mi starukun piedoj apartigitaj kiel eble plej vaste. Li tiam ordo-nis al maljuna generalo, sperta estro kaj mia bona pro-tektanto, ke li formu la soldatojn dense kaj marÿigu ilinsub mi. La infanterio po dudek kvar çiuvice, kaj la ka-valerio po dek ses marÿis, tamburoj sonoris, standardojflirtis kaj bataliloj brilis. Çeestis tri mil el la infanterio kajmil el la kavalerio.

Mi sendis tiom da petoj al la imperiestro, ke fine likonsili¸is kun siaj ministroj pri mia liberigo. Çiuj kon-sentis krom Skajreÿ Bolgolam, kiu elektis sen ia incite-go esti mia malamiko. Sed la konsilantaro kune kun laimperiestro aprobis malgraû li. Skajreÿ estis admiralo,

Page 32: Jonathan Swift Gulivero en Liliputoi-espero.info/files/elibroj/eo - swift, jonathan... · 2011. 6. 9. · 3 GULIVERO EN LILIPUTO eLIBRO ÇAPITRO UNUA M i, Lemuelo Gulivero, estis

32

eLIBROGULIVERO EN LILIPUTO

tre estimata kaj konfidata de la imperiestro, ankaû liestis kompetentulo, sed li estas malgajema kaj murmu-rema.

Tamen, fine, li konsentis, sed li postulis, ke mi devigeîuru observi certajn kondiçojn. Li aran¸is ilin, kaj li mem

Page 33: Jonathan Swift Gulivero en Liliputoi-espero.info/files/elibroj/eo - swift, jonathan... · 2011. 6. 9. · 3 GULIVERO EN LILIPUTO eLIBRO ÇAPITRO UNUA M i, Lemuelo Gulivero, estis

33

eLIBROGULIVERO EN LILIPUTO

kune kun du ministroj kaj kelkaj eminentuloj alportis almi tiujn kondiçojn.

Post la lego de ili mi devis îuri, ke mi plenumos ilin,unue laû la kutimo en mia lando, kaj poste laû la legojde Liliputo. Tio estas, ke mi devis teni la dekstran piedonen la maldekstra mano, meti la mezfingron de la dekstramano sur la verton, kaj la dikan fingron sur la pinton dela dekstra orelo. Scivolemuloj volis legi la kondiçojn, kiujdonis al mi liberecon.

Jen ili estas:”Golbasto Momaren Evlamo Gurdilo Ÿefin Muli Uli

Gue, potenca Imperiestro de Liliputo, ¸ojo kaj teruro dela mondo, kies aûtoritado etendi¸as kvin mil blustrugojn[çirkaû dudek kilometrojn] al la randoj de la mondo,monar˛o, pli alta ol la filoj de homoj. Kies piedoj prenasmalsupren ¸is la centro, kaj kies kapo tuÿas la sunon.Kiam li faras kapsignon la princoj tremas. Li estas agra-bla kiel printempo, komforta kiel somero, fruktodonakiel aûtuno, terura kiel vintro. Lia Imperiestra Moÿtoproponas al la Homo Monto la sekvantajn regulojn. Liîuru plenumi ilin.

”Unue. La Homo Monto ne rajtas foriri el la lando sennia permeso.

”Due. Li ne rajtas viziti la çefurbon sen nia ordono,tiam la lo¸antoj havos averton, ke ili restu dome.

Page 34: Jonathan Swift Gulivero en Liliputoi-espero.info/files/elibroj/eo - swift, jonathan... · 2011. 6. 9. · 3 GULIVERO EN LILIPUTO eLIBRO ÇAPITRO UNUA M i, Lemuelo Gulivero, estis

34

eLIBROGULIVERO EN LILIPUTO

”Trie. La Homo Monto marÿos laûlonge de la grandajvojoj, ne flanki¸ante çu por iri aû por kuÿi¸i sur la kam-poj.

”Kvare. Li devas zorgi, ke li ne premu per la piedoj, çula korpojn aû çevalojn, aû veturilojn de niaj amantaj re-gatoj, kaj ne prenu ilin en siajn manojn sen ilia konsen-to.

”Kvine. La Homo Monto devas porti en la poÿo niansenditon kaj lian çevalon unufoje en çiu monato, kiamnecesas, ke oni rapidu, kaj marÿi kun ili Liliputan vetu-radon sestagan, kaj reporti lin al nia çefurbo.

”Sese. La Homo Monto devos aligi sin al ni kontraûmalamikoj, kiuj lo¸as en la insulo Blefusku, kaj li penosdetrui ilian militÿiparon, nuntempe preparanta sin porinvadi nian landon.

”Sepe. La Homo Monto devos helpi la laboristojndum sia liberaj tempoj, li metos iujn grandajn ÿtonojnsur la muron de la çefa parko kaj aliaj imperiestraj kon-struaîoj.

”Oke. En la daûro de du monatoj la Homo Monto ter-mezuros la insulon, kalkulante siajn paÿojn, çirkaû lamarbordo.

”Fine. Post îuro, ke li observos çiujn regulojn, oni do-nos al la Homo Monto nutraîon sufiçan por nutri milsepcent dudek kvar regatoj de nia lando. Li havos la per-

Page 35: Jonathan Swift Gulivero en Liliputoi-espero.info/files/elibroj/eo - swift, jonathan... · 2011. 6. 9. · 3 GULIVERO EN LILIPUTO eLIBRO ÇAPITRO UNUA M i, Lemuelo Gulivero, estis

35

eLIBROGULIVERO EN LILIPUTO

meson alproksimi¸i al nia Imperiestra Persono kaj aliajnsignojn de nia favoro.

”Subskribita en la palaco de Belfaborak la dekduantagon de la naûdekunua monato de nia regado.”

Mi îuris kaj subskribis la regulojn tre kontente, kvan-kam iuj el ili ne estis honoraj. Mi sciis, ke Skajreÿ insti-gis ilin. Tiam oni malÿlosis la çenojn kaj mi estis liberi-gita. Lia Moÿto mem çeestis la ceremonion. Mi falis te-ren apud la piedoj de la imperiestro, sed li ordonis, kemi levi¸u, kaj post multe da afablaîoj, kiujn mi ne ripe-tas por ne ÿajni tro malmodesta, li daûrigis paroli pri siaespero, ke mi estos fidela servisto kaj meritos egale liajnestintajn kaj estontajn favorojn.

Kredeble plaços al la leganto rimarki, ke en la lastaparagrafo la imperiestro faris kondiçon pri la kvanto daviando kaj trinkaîo, kiam oni donos al mi, nome, sufiçeda ili por mil sepcent dudek kvar Liliputanoj. Poste mieksciis, ke per kalkulo pri la grandeco de mia korpo, ilitrovis, ke mi estas dekduoble pli granda ol unu etulo.Konsekvence, mi bezonos nutraîon sufiçan por mil sep-cent dudek kvar da ili.

Page 36: Jonathan Swift Gulivero en Liliputoi-espero.info/files/elibroj/eo - swift, jonathan... · 2011. 6. 9. · 3 GULIVERO EN LILIPUTO eLIBRO ÇAPITRO UNUA M i, Lemuelo Gulivero, estis

36

eLIBROGULIVERO EN LILIPUTO

ÇAPITRO KVARA

Mia unua peto post mia liberi¸o estis permesoviziti la çefurbon, Milendon. La imperiestro bon-

vole konsentis, dirante samtempe, ke mi estu zorgemane vundi lo¸antojn nek difekti domojn. La homoj aûdisper proklamo pri la vizito.

La muro, kiu çirkaûas la urbon, havas la altecon desepdek centimetroj kaj almenaû tridek da lar¸eco, tialveturilo kaj çevaloj facile povas iri laûlonge de ¸ia supro.Flanke de ¸i je çiuj tri metroj staras fortegaj turoj. Misuperpaÿis la grandan okcidentan pordegon kaj iris trekviete laûlonge de la du çefaj stratoj, movante min flan-ken. Mi vestis min per mallonga veÿto, çar mi timis, kela baskoj de surtuto difektus la tegmentojn kaj defluilojnde domoj. Tre zorgeme mi paÿis, por ke mi ne piedpre-mu la homojn, kvankam la ordonoj estis tre precizaj, keçiuj restu hejme, aû eliru je sia propra risko.

La tegmentoj kaj la plej altaj fenestroj estis plenaj dehomoj. Mi kredis, ke mi neniam vidis pli multhomanurbon. ¯i estas kvadrata; çiu flanko havas la longon decent kvindek metroj. Du grandaj stratoj, kies lar¸o estasunu metro kaj duono, apartigas ¸in kvarone.

Page 37: Jonathan Swift Gulivero en Liliputoi-espero.info/files/elibroj/eo - swift, jonathan... · 2011. 6. 9. · 3 GULIVERO EN LILIPUTO eLIBRO ÇAPITRO UNUA M i, Lemuelo Gulivero, estis

37

eLIBROGULIVERO EN LILIPUTO

La vojoj kaj stratoj, kiujn mi vidis, sed sur kiujn mi nepovis marÿi, havas lar¸econ de tridek centimetroj. Kvin-cent mil homoj povas lo¸i en la urbo. La domoj havas potri ¸is kvin eta¸ojn, la butikoj kaj vendejoj estas plenajje provizaîoj.

La palaco de la imperiestro staras meze de la urbo, kiela du grandaj stratoj interkruci¸as. ¯i estas çirkaûata permuroj sesdek centimetrojn altaj kaj ses metrojn for de lapalaco mem. La imperiestro permesis al mi transpaÿitiun muron, kaj pro la vasteco de la loko, mi facile po-vis vidi çion. La ekstera korto estas kvadrato, kies çiuflanko havas la longecon de dek du metroj.

¯i enhavas du aliajn kortojn. En la plej malgranda tro-vi¸as la imperiestra lo¸ejo, kiun mi tre deziris vidi. Sedestis tre malfacile tion fari, çar la grandaj pordegoj ha-vis la altecon de nur kvardek kvin centimetroj kaj la lar-¸econ de dek ok. Nu, la konstruaîoj de la ekstera kortohavis almenaû unu metron kaj dudek kvin centimetrojnda alteco, ne estis eble por mi transpasi ilin sen difektiion, kvankam la muroj estis konstruitaj el çizita ÿtono.

Tamen lia Moÿto volis, ke mi vidu la luksecon de liapalaco. Sed tion mi povis fari nur post tri tagoj. Irinte enla imperiestran parkon kaj trançinte du el la plej gran-daj tieaj arboj, per mia poÿtrançilo mi faris du skabelojn,kies alteco estis unu metro, kaj de sufiça forteco porsubteni min.

Page 38: Jonathan Swift Gulivero en Liliputoi-espero.info/files/elibroj/eo - swift, jonathan... · 2011. 6. 9. · 3 GULIVERO EN LILIPUTO eLIBRO ÇAPITRO UNUA M i, Lemuelo Gulivero, estis

38

eLIBROGULIVERO EN LILIPUTO

Denove oni avertis la lo¸antojn, mi remarÿis tra laurbo al la palaco, portante la du benketojn en la mano.Alveninte al la flanko de la ekstera korto, mi staris surunu benketo kaj per la mano mi zorge suprenlevis laalian kaj starigis ¸in en la spaco inter la unua kaj la duakorto, kies lar¸eco estis du metroj kaj duono.

Mi paÿis facile trans la konstruaîojn de unu benketoal la alia. Mi suprentiris la unuan per hokforma basto-no. Tiel mi atingis la plej internan korton. Mi kuÿigismin flanke, metante la viza¸on apud la fenestrojn de lamezeta¸o. Ili estis malfermitaj, por ke mi vidu la plejbelegajn çambrojn, kiujn oni povus imagi. Tie mi vidisÿian Moÿton kaj la gere¸idojn en iliaj propraj lo¸ejoj kuniliaj çefaj korteganoj apud ili. Ÿia Moÿto estis tiel afabla,ke ÿi ridetis gracie kaj prezentis al mi sian manon, por kemi kisu ¸in.

Du semajnoj post mia liberigo, Reldresal, çefa minis-tro por privataj aferoj, venis en mian domon kun nurunu servisto. Li ordonis, ke lia veturilo restu malproksi-me kaj deziris, ke mi donu al li horon de mia tempo.Tion mi bonvole faris, çar li estis ministro grava kaj ho-nesta, kaj li foje helpis min çe la imperiestro.

Mi proponis kuÿi¸i, tiel ke li atingu pli facile mian ore-lon, sed li preferis esti suprenlevita de mi kaj tenata enmia mano dum nia interparolado. Komencante li gratu-lis pri mia liberi¸o kaj diris, ke eble li helpis min. Sed li

Page 39: Jonathan Swift Gulivero en Liliputoi-espero.info/files/elibroj/eo - swift, jonathan... · 2011. 6. 9. · 3 GULIVERO EN LILIPUTO eLIBRO ÇAPITRO UNUA M i, Lemuelo Gulivero, estis

39

eLIBROGULIVERO EN LILIPUTO

aldonis, ke se ne estus pro la nuna stato de aferoj en lakortego, eble mi ne estus atinginta ¸in tiel frue. Çar lidiris: ”Ni ÿajnas prosperaj al fremduloj, sed ni suferas dedu malbonoj, tio estas hejma malpaco, kaj la timo defremdaj malamikoj.

”Pri la unua vi devas kompreni, ke jam de sepdek mo-natoj ekzistas du partioj, nomataj ”Trameksan” kaj ”Sta-meksan”. Oni konas ilin per iliaj kalkanumoj. Trameksa-nulo portas altajn kalkanumojn kaj la aliaj malaltajn.Efektive oni pretendas, ke estas la altkalkanumuloj, kiesopinioj plej bone akordas kun la tradicioj de nia antikvakonstitucio. Iel lia Moÿto elektis uzi kiel ministrojn nurtiujn, kiuj portas malaltajn kalkanumojn, kaj same ençiuj oficoj disdonataj de li.

”Sendube vi rimarkis, ke la kalkanumoj de lia Moÿtoestas malpli altaj per almenaû du milimetroj ol tiuj de lakorteganoj. Inter la partioj ekzistas tiom da malamo re-ciproka, ke la kontraûuloj nek man¸as nek trinkas kune.La Trameksanuloj estas plej multaj, sed la potenco estastute nia. Ni timas, ke lia Moÿto la heredonto inklini¸asal la Trameksanoj, almenaû unu el liaj kalkanumoj estaspli alta ol la alia. Kaûze de tio li marÿas nerekte.

”Plie, ni estas minacataj per milito el la insulo Blefus-ku. Tio estas la alia granda imperio de la tutmondo, pre-skaû tiel granda kaj potenca kiel la nia. Çar pri tio, kionvi diras pri aliaj ÿtatoj sur la mondo enhavantaj homojn

Page 40: Jonathan Swift Gulivero en Liliputoi-espero.info/files/elibroj/eo - swift, jonathan... · 2011. 6. 9. · 3 GULIVERO EN LILIPUTO eLIBRO ÇAPITRO UNUA M i, Lemuelo Gulivero, estis

40

eLIBROGULIVERO EN LILIPUTO

tiel grandajn kiel vi, niaj sa¸uloj multe dubas, pli volontekredante, ke vi falis el la luno aû steloj, çar niaj histori-aj skribaîoj de ses mil monatoj ne nomas ian landonkrom Liliputo kaj Blefusku. Tiuj du potencaj regnoj sen-çese interbatalis en la daûro de tridek ses monatoj.

”Mi nun rakontos al vi kiel la milito komenci¸is. Çiujkonfesas, ke la malnova maniero man¸i ovojn estis rom-pi ilin çe la lar¸a fino. Tamen iam okazis, ke la avo de lanuna imperiestro, estante knabo, rompis ovon por man-¸i ¸in laû la tiama kutimo çe la lar¸a fino kaj trançis sianfingron. Tial la imperiestra patro dissendis ordonon ke,sub minaco de granda puno, çiuj regnanoj rompu lamallar¸ajn finojn de siaj ovoj. La homoj tiel ofendi¸is pritio, ke ses ribeloj okazis, per kiuj unu imperiestro perdisla vivon, alia la kronon. Tiuj çi malfeliçoj estis çiam in-citataj de la monar˛oj de Blefusku, kaj çe ilia kvietigo laekzilitoj rifu¸is al tiu insulo.

”Oni kalkulas, ke dek unu mil homoj de tempo altempo suferis mortpunon prefere ol rompi siajn ovojn jela mallar¸a fino. Centoj da grandaj libroj estis eldonitajpri tiu disputo. Oni malpermesis la librojn de la lar¸-finuloj kaj ili ne povas labori por la ÿtato. Sed ili estasfavorataj çe la kortego de la imperiestro de Blefusku. Iliankaû ricevas helpon de siaj samideanoj en Liliputo kajsanga milito okazas dum tridek monatoj.

Page 41: Jonathan Swift Gulivero en Liliputoi-espero.info/files/elibroj/eo - swift, jonathan... · 2011. 6. 9. · 3 GULIVERO EN LILIPUTO eLIBRO ÇAPITRO UNUA M i, Lemuelo Gulivero, estis

41

eLIBROGULIVERO EN LILIPUTO

”Kelkfoje ni sukcesas, sed ne çiam. Ni jam perdiskvardek grandajn militÿipojn kaj multajn malgrandajn,kune kun tridek mil lertaj maristoj kaj soldatoj. La mal-utilo okazinta al la malamiko estas kalkulata esti iom pligranda ol nia. Tamen ili havas nun grandan militÿiparonkaj sin preparas por veni tien çi. Lia imperiestra Moÿto,kredante ke vi estas kura¸a kaj forta, ordonis al mi mon-tri al vi la aferon.”

Mi proponis mian humilan servon, kaj mi petis la se-kretarion doni mian respektplenan saluton al la impe-riestro, kaj diri, ke laû mia opinio mi ne devis, estantefremdulo, esti probatalanto por iu el la landaj partioj.Sed mi estis preta, sen timi ion, protekti lian Moÿton kajregnon kontraû çiu.

Page 42: Jonathan Swift Gulivero en Liliputoi-espero.info/files/elibroj/eo - swift, jonathan... · 2011. 6. 9. · 3 GULIVERO EN LILIPUTO eLIBRO ÇAPITRO UNUA M i, Lemuelo Gulivero, estis

42

eLIBROGULIVERO EN LILIPUTO

ÇAPITRO KVINA

La insula regno de Blefusku kuÿas norde de Liliputo.Kanalo, kies lar¸eco estas okcent metroj, apartigas

la du insulojn. ¯is tiam mi ne vidis la insulon. Post la ra-porto, kiun la ministro donis al mi, mi evitis montri minçe la flanko apud Blefusku, pro timo ke mi eble estos vi-data de la ÿipanoj de la malamiko. Ili ne konis min. Çarla imperiestro malpermesis, ke ili intervizitu, oni dete-nis ÿipojn laû le¸a ordono dum la milito.

Mi komunikis al lia Moÿto projekton, kiun mi elpen-sis, por kapti la tutan militÿiparon de la malamiko. Niajspionoj certigis, ke la ÿipoj ankris en iu haveno, pretajpor la unua favora vento. Mi konsili¸is kun la plej lertajmaristoj pri la profundeco de la kanalo, kiun ili ofte jamsondis. Ili respondis, ke meze de ¸i, je la altmara tempo,la profundeco estas du metroj. Marÿinte al la nordori-enta marbordo, kaj kuÿi¸inte post monteto, mi prenis ella poÿo lorneton kaj rigardis la ankritajn ÿipojn. Estiskvindek militÿipoj kaj multe da transportiloj.

Poste mi revenis hejmen kaj petis, ke oni donu al mikvanton da forta ÿnuraîo kaj feraj stangoj, kiuj similistrikilojn. Mi plektis la ÿnuregojn trioble por plifortigi ilin.

Page 43: Jonathan Swift Gulivero en Liliputoi-espero.info/files/elibroj/eo - swift, jonathan... · 2011. 6. 9. · 3 GULIVERO EN LILIPUTO eLIBRO ÇAPITRO UNUA M i, Lemuelo Gulivero, estis

43

eLIBROGULIVERO EN LILIPUTO

Mi ankaû kuntordis çiujn ferajn stangojn triope kaj je lafino de çiu triobla stango mi formis hokon.

Fiksinte kvindek hokojn al tiom da ÿnuregoj, mi rei-ris al la nordorienta marbordo, formetis la surtuton,ÿuojn kaj ÿtrumpojn kaj eniris la maron je duonhoroantaû altmaro. Mi vadis kiel eble plej rapide, meze de lakanalo mi na¸is proksimume tridek metrojn, ¸is mi po-vis tuÿi la teron. Mi alvenis al la ÿiparo post malpli olduonhoro.

La malamikoj estis tiel timigitaj, kiam ili vidis min, keili elsaltis el la ÿipoj kaj na¸is al la lando. Tie çeestis tri-dek mil homoj. Mi tuj kaptis la antaûaîon de çiu ÿipo perhoko kaj ligis çiujn fadenojn kune. Dume la malamikojpafis milojn da sagoj; multaj el ili trafis miajn manojn kajviza¸on, dolorigante kaj malhelpante min.

Mia plej granda timo estis pri la okuloj, kiujn mi pre-skaû perdis; sed, mi memoris miajn okulvitrojn, kiuj, kielmi antaûe diris, estis en la kaÿita poÿo ne trovita de laserçantoj. Mi elprenis ilin kaj ligis ilin sur la viza¸on, kajtiel protektite mi daûrigis la laboron sen atenti, ke lasagoj ofte frapis la vitrojn senefike. Mi estis liginta çiu-jn hokojn; preninte do la ligotuberon per la mano, mipenis fortiri la ÿipojn.

Sed mi malsukcesis movi eç unu. Çar çiuj estis ankri-taj, la plej malfacila parto de mia entrepreno restis. Las-inte la fadenojn sen depreni la hokojn de la ÿipoj, mi

Page 44: Jonathan Swift Gulivero en Liliputoi-espero.info/files/elibroj/eo - swift, jonathan... · 2011. 6. 9. · 3 GULIVERO EN LILIPUTO eLIBRO ÇAPITRO UNUA M i, Lemuelo Gulivero, estis

44

eLIBROGULIVERO EN LILIPUTO

tratrançis la ankrajn ÿnuregojn per la poÿtrançilo, rice-vante samtempe centojn da sagoj en la manojn kaj viza-¸on. Tiam, repreninte la fadenojn, mi facile fortiris laplej grandajn ÿipojn de la malamikoj.

Page 45: Jonathan Swift Gulivero en Liliputoi-espero.info/files/elibroj/eo - swift, jonathan... · 2011. 6. 9. · 3 GULIVERO EN LILIPUTO eLIBRO ÇAPITRO UNUA M i, Lemuelo Gulivero, estis

45

eLIBROGULIVERO EN LILIPUTO

La Blefuskanoj ne povis imagi, kion mi intencis fari; iliestis tute mirigitaj. Ili supozis, ke mi volis nur malligi laÿipojn, sed kiam ili vidis, ke mi trançis la ÿnuregojn porfortiri ilin, ili ellasis grandan krion de çagreno kaj male-spero; ¸i estas nepriskribebla!

Foririnte el dan¸ero, mi haltis por elÿiri la sagojn, kiujpikvundis min, kaj mi ÿmiris min per la ÿmiraîo, kiun onidonis al mi, kiam mi alvenis, kiel mi jam antaûe rakon-tis. Poste mi demetis la okulvitrojn kaj atendis horon, ¸isla fluo iom pli malgrandi¸is. Tiam mi vadis tra la mez-kanalo kaj alvenis bonstate.

Lia imperiestra Moÿto kaj la tuta kortego staris sur lamarbordo, atendante la rezulton de tiu aventuro. Ili vi-dis, ke la ÿipoj antaûen voja¸as en la formo de novluno,sed ili ne povis vidi min, çar mi estis subakvigita ¸is labrusto. Kiam mi atingis la plej profundan lokon, ili timisplu, çar mi subakvi¸is ¸is la kolo.

Lia Moÿto kredis, ke mi dronis kaj ke la ÿipoj de lamalamikoj alvenas batale. Sed li baldaû rekura¸i¸is, çarla akvo fari¸is malpli profunda je çiu paÿo, kiun mi fa-ris. Baldaû ili povis vidi min kaj mi levis supren la ligo-tuberon de la ÿnuroj, kiuj kunligis la ÿipojn. Mi kriis laû-te: ”Vivu la potenca imperiestro de Liliputo!” Tiu çigranda potenculo gracie renkontis min, kaj kun multeda laûdo li faris min ”Nardako”, kio estas la plej alta ran-go en lia lando.

Page 46: Jonathan Swift Gulivero en Liliputoi-espero.info/files/elibroj/eo - swift, jonathan... · 2011. 6. 9. · 3 GULIVERO EN LILIPUTO eLIBRO ÇAPITRO UNUA M i, Lemuelo Gulivero, estis

46

eLIBROGULIVERO EN LILIPUTO

Lia Moÿto deziris, ke mi provu tiri la aliajn ÿipojn dela malamikoj al liaj havenoj. Tiel senlima estas la ambi-cio de princoj, ke li ÿajne eç pripensis la venkon de latuta regno Blefusku por igi ¸in provinco regata de vic-re¸o. Li intencis mortigi la ekzilitojn kaj devigi çiujn ho-mojn rompi la mallar¸ajn finojn de siaj ovoj, kaj tiel fari-¸i la sola monar˛o de la tuta mondo. Mi penis ÿan¸i lianintencon per multe da argumentoj egale de la sa¸eco kajde la justeco. Mi malkaÿe diris, ke mi neniam helpos ne-niigi la liberecon de bravaj homoj.

La plej sa¸aj ministroj de la konsilantaro konsentiskun mi pri tio. Mia malkaÿa, memkonfida deklaracio tielkontraûis la projektojn de la imperiestro, ke li neniampardonis al mi. Li parolis ruze pri mia opinio çe la kon-silantaro. Mi eksciis poste, ke iuj, per silento, ÿajnis kon-senti kun mi, sed aliaj, kiuj estis miaj malamikoj, ellasisparolojn, kiuj nerekte malutilis min.

Post tri semajnoj alvenis ambasadoraro el Blefusku,por proponi humile pacon. Çio fini¸is feliçe por nia im-periestro laû kondiçoj, kiujn mi ne rakontos. Ses amba-sadoroj alvenis kun sekvantaro de kvincent viroj. La eni-ro estis tre impona, kiel taûgis por la okazo.

Fininte la interkonsenton kaj aûdinte iel pri mia bon-volo al ili, la senditoj vizitis min, laûdante mian kura¸onkaj grandanimecon. Ili invitis min viziti ilian insulon,dirante, ke ilia imperiestro tiel ordonis al ili. Tio, kion oni

Page 47: Jonathan Swift Gulivero en Liliputoi-espero.info/files/elibroj/eo - swift, jonathan... · 2011. 6. 9. · 3 GULIVERO EN LILIPUTO eLIBRO ÇAPITRO UNUA M i, Lemuelo Gulivero, estis

47

eLIBROGULIVERO EN LILIPUTO

rakontis pri mi, mirigis ilin. Ili postulis, ke mi montrumian vastegan fortecon. Mi donis la pruvojn, kiujn ilipetis de mi.

Poste ili amuzis sin longe. Mi regalis ilin je ilia gran-dega kontentigo kaj miro. Mi petis ilin honori min perla prezento de miaj humilaj salutoj al la imperiestro, iliamastro, kies famo plenigis la tutan mondon. Sekve, mipetis permeson viziti la imperiestron Blefuskan. La im-periestro konsentis, sed mi rimarkis klare, ke la propo-no ne plaçis al li. La kaûzon mi ne komprenis, ¸is iu scii-gis min, ke Flimnap kaj Bolgolam parolis false al li primiaj rilatoj kun la ambasadoroj, dirante, ke mi estasmalfidela al li. Sed pri tio mi estis tute senkulpa.

Page 48: Jonathan Swift Gulivero en Liliputoi-espero.info/files/elibroj/eo - swift, jonathan... · 2011. 6. 9. · 3 GULIVERO EN LILIPUTO eLIBRO ÇAPITRO UNUA M i, Lemuelo Gulivero, estis

48

eLIBROGULIVERO EN LILIPUTO

ÇAPITRO SESA

Mi skribos kelkajn vortojn pri la liliputanoj kajiliaj le¸oj kaj kutimoj. Tiuj etuloj estas tre lertaj

kaj ili lernas diligente. Kiam iu el ili mortas, oni enteri-gas la korpon kun la piedoj supre, çar ili kredas, ke lamortintoj revivi¸os je la lasta tago. Sed antaû tiu tempola mondo renversi¸os, kaj tial la mortintoj estos ree surla piedoj, pretaj por marÿi.

Kelke da iliaj le¸oj estas iom strangaj kompare kun laniaj. Malveremo kaj trompo estas taksataj kiel pli mal-bonaj ol rabo. Çar ili diras, ke oni povas defendi siajn po-sedaîojn pli facile ol malhelpi, ke alia homo mensogu aliu. Tial se viro faras promeson kaj ne plenumas ¸in, onipunas lin severe.

Ankaû se iu havas monon, kiun li promesis gardi, kajperdas ¸in pro malzorgemo aû elspezas ¸in, li estas kri-mulo. La le¸o postulas ne nur, ke la kulpuloj estu puna-taj, sed ke la senkulpuloj estu rekompencitaj. Tiu, kiukondutas bone dum tuta jaro ricevos monon kaj favoronde la imperiestro.

La statuo de la diino Justeco en la ju¸ejo havas mal-fermitajn okulojn, du antaûe, du malantaûe, kaj po du

Page 49: Jonathan Swift Gulivero en Liliputoi-espero.info/files/elibroj/eo - swift, jonathan... · 2011. 6. 9. · 3 GULIVERO EN LILIPUTO eLIBRO ÇAPITRO UNUA M i, Lemuelo Gulivero, estis

49

eLIBROGULIVERO EN LILIPUTO

dekstre kaj maldekstre de la kapo. Per tio oni volas sig-ni, ke la diino povas vidi çie kaj çiel. Ÿi tenas malfermi-tan sakon da oro en la dekstra mano, glavon en la ingoen la maldekstra. Tio signifas, ke ÿi preferas rekompenciel la malfermita sako ol puni per la glavo.

La imperiestro, volante montri specialan favoron aûnomi al ofico, ne elektas la plej sa¸an aû lertan viron. Lielektas tiun, kiu kondutis plej bone kaj kiu estas plejbrava kaj justa el la reganoj. Maldankemo estas mort-punata, kaj tiu, kiu redonis malbonon por bono, estassentaûgulo, ne inda je vivo. Mi bedaûras skribi, ke laimperiestro kaj la regnanoj ne observis tiajn bonajnle¸ojn kiel ili devus.

Çar se ili estus çiam observantaj ilin, lia Moÿto nekondutus kontraû mi tiel malbone, post miaj penoj helpilin.

Liliputo havas tri gimnaziojn. Çiu infano devas iri enla lernejojn. Çiu estas edukata bone kaj lernas fari¸i ho-norinda, brava kaj verema. Al la vartistinoj estas mal-permesate rakonti al la infanoj malsa¸ajn kaj harstari-gajn fabelojn. Se ili rakontas tiajn, ili estas batataj per lavipo kaj estas sendataj al senkunula loko.

Nun mi skribos al vi pri mia vivo inter tiuj strangajliliputanoj. Mi fabrikis tablon kaj se¸on el la plej altaarbo en la imperiestra parko. Ducent kudristinoj sinokupis por fari miajn çemizojn kaj la tolaîon por mia lito

Page 50: Jonathan Swift Gulivero en Liliputoi-espero.info/files/elibroj/eo - swift, jonathan... · 2011. 6. 9. · 3 GULIVERO EN LILIPUTO eLIBRO ÇAPITRO UNUA M i, Lemuelo Gulivero, estis

50

eLIBROGULIVERO EN LILIPUTO

kaj tablo. Ili uzis la plej dikan kaj maldelikatan tolon, kiutrovi¸is en la insulo. Eç ili kudris kelke da faldoj kunepor plifortigi ¸in.

La kudristinoj mezuris min dum mi kuÿis tere. Unustaris apud la kolo, alia apud la kruro, kaj ili uzis fortanÿnureton. Unu lerta virino faris por mi çemizon laû me-zuroj ricevitaj nur el la çirkaûmezuro de mia dika fingro.Çar ÿi diris, dufoje çirkaû la dika fingro estas la mezurode la karpeo, kaj dufoje çirkaû la karpeo estas unufojeçirkaû la kolo, kaj dufoje çirkaû la kolo estas unufojeçirkaû la talio. Tiel ÿi faris tre taûgan çemizon.

Aliamaniere la tricent tajloroj, kiuj fabrikis miajn ves-tojn, mezuris min. Mi stari¸is genue kaj ili metis ÿtupa-reton de la tero al mia kolo; viro supreniris kaj faligisÿnuron de mia kolumo ¸is la tero. Tiel li trovis la longe-con de la vesto. La talion kaj brakojn mi mem mezuris.La plej granda peco de tuko havis nur la grandecon demetro de lar¸a rubando; miaj vestoj aspektis kiel flikaîo,sed samkolora.

Tricent kuiristoj pretigis mian nutraîon kaj çiu kuirissufiçan por du pladoj. Kiam mi estis preta por man¸i, milevis dudek kelnerojn en la mano kaj starigis ilin sur latablon. Cent restis tere por venigi man¸aîojn kaj bare-lojn da vino. La kelneroj sur la tablo suprentiris çion perfadenoj, same kiel mi levas sitelon el puto. Unu kuirpe-co ordinare sufiças por unu plenbuÿo. Unufoje mi eç

Page 51: Jonathan Swift Gulivero en Liliputoi-espero.info/files/elibroj/eo - swift, jonathan... · 2011. 6. 9. · 3 GULIVERO EN LILIPUTO eLIBRO ÇAPITRO UNUA M i, Lemuelo Gulivero, estis

51

eLIBROGULIVERO EN LILIPUTO

man¸is lumbon de bovo tiel grandan, ke mi devis mor-di trifoje. Mi neniam man¸is alian tiel grandan. Ankaûla anserojn kaj meleagrojn mi man¸is per unufoja glu-to. La malgrandajn birdojn mi man¸is po dudek sur lafino de mia trançilo; mi ne havis forkon.

Unu tagon la imperiestro diris al mi, ke la edzinaMoÿto kaj la gere¸idoj ÿatus veni por tagman¸i kun mi.Kompreneble mi diris, ke mi ¸ojus ilin vidi, kaj ili alve-nis. Mi sidigis ilin sur ceremoniajn se¸ojn sur la tabloapud mi. Iliaj soldatoj çirkaûis ilin. La ministro, kiu mal-amis min, çeestis. Mi vidis, ke li rigardas min severe, sedmi ne atentis pri tio kaj nur man¸is des pli multe.

Poste mi aûdis, ke Skajreÿ malutilis min, çar li diris alla imperiestro, ke la kosto por mia nutraîo kaj vestojestis tioma, ke la lando ruini¸os, se mi estos permesataresti tie pli longe.

Multe da sinjorinoj kaj nobeloj alveturis por vizitimin. Kiam ili venis, mi levis la veturilon kaj çevalojn trezorge per miaj manoj kaj starigis ilin sur la tablon, surkiu mi jam fiksis elstarantan randon, por ke la veturilojkaj çevaloj ne falu de ¸ia flanko.

Ofte kvar veturiloj, plenaj je homoj, estis sur la tablosamtempe. Sidante sur mia se¸o, mi klini¸is por parolial miaj gastoj. Dum mi babilis kun la areto en unu ka-leÿo, la veturigistoj de la aliaj malrapide çirkaûiris sur lasupro de la tablo.

Page 52: Jonathan Swift Gulivero en Liliputoi-espero.info/files/elibroj/eo - swift, jonathan... · 2011. 6. 9. · 3 GULIVERO EN LILIPUTO eLIBRO ÇAPITRO UNUA M i, Lemuelo Gulivero, estis

52

eLIBROGULIVERO EN LILIPUTO

ÇAPITRO SEPA

Nun mi volas skribi pri konspiro, kiun oni faris kon-traû mi en Liliputo. Iun tagon, preti¸ante por vi-

ziti la imperiestron de Blefusku, mi aûdis, ke iu nobelovenis al mia domo. Sen diri sian nomon, li petis interpa-roli kun mi. Elirinte, mi suprenprenis lian Moÿton. Miordonis al miaj servistoj diri, ke mi iris kuÿi kaj ke ili nerajtas veki min.

Ÿlosinte la pordon, mi sidi¸is antaû la nobelo. Vidin-te lin maltrankvila, mi demandis al li, kio estas? Tiam lipetis min aûskulti pacience, çar li volas rakonti multon,kio rilatas mian vivon kaj honoron. Mi respondis, ke miaûskultos avide, kaj li parolis jene:

”Vi devas scii,” li diris, ”ke la imperiestro en la lastatempo ofte kunvenis private kun la nobeloj pri vi. Antaûdu tagoj iu penis kulpigi vin pri perfido kaj aliaj krimoj.Nu, çar mi kredas, ke ili agas maljuste, kaj çar vi çiammontris al mi bonon kaj ¸entilecon, mi riskas mian vi-von por veni averti vin.

”Jen estas kopio de la kulpigoj redaktitaj kontraû vi.”Tuj li montris peceton da papero, kies grandeco egalistiun de niaj poÿtmarkoj, kaj malferminte ¸in, legis laû-

Page 53: Jonathan Swift Gulivero en Liliputoi-espero.info/files/elibroj/eo - swift, jonathan... · 2011. 6. 9. · 3 GULIVERO EN LILIPUTO eLIBRO ÇAPITRO UNUA M i, Lemuelo Gulivero, estis

53

eLIBROGULIVERO EN LILIPUTO

te la jenon: ”La Homo Monto estas akuzata pri malobeode la esprimitaj ordonoj de Lia Imperiestra Moÿto, kiupetis, ke la Homo Monto ekkaptu la tutan ÿiparon, kiuapartenas al la Imperio de Blefusku, ke li helpu venkitiun insulon kaj sklavigi la lo¸antojn kaj mortigi çiujn,kiuj rompas siajn ovojn je la mallar¸a fino. Al tiu propo-no la Homo Monto malkonsentis. Li estas kulpa, çar limalobeis tiun ordonon de Lia Imperiestra Moÿto.

”Ankaû ni akuzas la Homon Monton, ke li akceptisamike la senditojn de la kortego de Blefusku, kiuj estisantaû nelonge malkaÿaj malamikoj de Liliputo. Fine, laHomo Monto pretigis sin por viziti la insulon de Blefus-ku. Vere, Lia Imperiestra Moÿto konsentis al tiu vizito,sed ni kulpigas la Homon Monton pri la intenco helpi laImperiestron de Blefusku militi kontraû nia insulo.”

”Çu vi komprenas,” daûrigis la nobelo, faldante la pa-peron, ”pri kio vi estas kulpigata? Unue, mi devas diri alvi, ke lia imperiestra Moÿto diris al la ministroj, ke kom-pato devas esti montrata al vi pro la servoj, kiujn vi fa-ris por ni. Sed Skajreÿ kaj la aliaj nobeloj postulis, ke viestu mortigata kruele. Aû oni ekbruligos vian domondum via dormado, aû dudek mil viroj pafos al vi vene-najn sagojn.

”Sed la imperiestro decidis, ke vi ne estu mortigota. Lidemandis la opinion de Reldresal, kiu havas çiam ami-kecon por vi; li opiniis jene. Reldresal konsentis pri viaj

Page 54: Jonathan Swift Gulivero en Liliputoi-espero.info/files/elibroj/eo - swift, jonathan... · 2011. 6. 9. · 3 GULIVERO EN LILIPUTO eLIBRO ÇAPITRO UNUA M i, Lemuelo Gulivero, estis

54

eLIBROGULIVERO EN LILIPUTO

grandaj krimoj, sed li opiniis ke, çar vi estas utila, vi me-ritas, ke oni montru kompaton, kaj rigardante viajn ser-vojn, li konsilis, ke oni ne mortigu, sed nur blindigu vin.Tiel la postuloj de la justeco estos plenumitaj. Tiamanie-re li agos juste.

”Sed ne çiujn sinjorojn tio kontentigis. Skajreÿ ekko-leris, dirante, ke li miras, ke Reldresal volas savi la vivonde perfidulo, ke li ankaû kredas, ke vi estas mem mal-lar¸finulo. Li daûrigas, ke pro via forto, vi povos iam ma-lutili nian landon, kaj çar vi estas perfidulo, oni devusmortigi vin. La aliaj nobeloj konsentis kun li. Ili diris alla imperiestro, ke li post nelonge estos almozulo, çar vikostas tiom da mono por nutraîoj kaj vestoj, kaj eble,estante blindulo, vi man¸os pli multe.

”Tamen la imperiestro rifuzis konsenti pri via morto.Li diris, ke, çar la ministroj opiniis ne sufiça la punon deblindigo, alia puno devas esti trovota. Reldresal denoveparolis; li diris, ke, çar estis tiel multkoste nutri vin, estuspuno tre konvena, se vi ricevus çiam malpli kaj malpli danutraîo, ¸is vi mortos pro malsato. Tiu metodo estusÿparema. Tuj post via morto kvin aû ses mil regnanoj de-vus detrançi la karnon de viaj ostoj, forporti la pecojn enveturiloj kaj enterigi ilin en diversaj lokoj de la insulo. Laskeleto devus stari kiel monumento kaj admiraîo porçiuj rigardontoj. Çiuj konsentis, sed decidis fari çion se-krete.

Page 55: Jonathan Swift Gulivero en Liliputoi-espero.info/files/elibroj/eo - swift, jonathan... · 2011. 6. 9. · 3 GULIVERO EN LILIPUTO eLIBRO ÇAPITRO UNUA M i, Lemuelo Gulivero, estis

55

eLIBROGULIVERO EN LILIPUTO

”Post tri tagoj Reldresal venos tien çi por legi tiujn çikulpigojn, kiujn mi îus legis, kaj por diri al vi, ke laû laordono de la imperiestro vi devas esti blindigita. Dudekkirurgoj de lia Moÿto pafos tre akrajn sagojn en viajnokulojn, dum vi kuÿos sur la tero. Jen mi rakontis al viçion, kion vi devas atendi, kaj vi agu laû via volo. Çarneniu rajtas ekscii, ke mi vizitis vin, mi reiros en la kor-tegon kiel eble plej sekrete.” Tuj li foriris kaj mi restisduba kaj maltrankvila.

Mi pripensis, kion mi devas fari. Preskaû mi decidisuzi mian forton, çar, havante liberecon, mi povis venkifacile çiujn etulojn kaj ruinigi la urbon per ÿtonoj. Sedtio ne estus honorinda, çar mi îuris, ke mi ne faros mal-utilon al la insulo kaj la lo¸antoj. Kvankam la imperies-tro estis maljusta kaj kruela kontraû mi, mi opiniis, kemi ne rajtas rompi mian promeson.

Fine mi decidis, kion mi devas fari. Havante la perme-son de la imperiestro viziti la insulon de Blefusku, mipretigis çion por tien iri. Mi sendis leteron al Reldresalpor sciigi lin, ke mi intencas voja¸i al Blefusku, laû lapermeso donita al mi de la imperiestro, kaj mi aldonis,ke mi foriros hodiaû matene.

Senprokraste mi iris al la rando de la insulo, kie estisla ÿiparo. Mi kaptis grandan militÿipon kaj ligis ÿnuronal ¸i. Mi senvestigis min kaj metis la vestojn sur la ÿipon,kaj marÿante en la maro, mi tiris la ÿipon post mi. Tiel

Page 56: Jonathan Swift Gulivero en Liliputoi-espero.info/files/elibroj/eo - swift, jonathan... · 2011. 6. 9. · 3 GULIVERO EN LILIPUTO eLIBRO ÇAPITRO UNUA M i, Lemuelo Gulivero, estis

56

eLIBROGULIVERO EN LILIPUTO

vadante kaj na¸ante mi transiris la kanalon kaj atingis lahavenon de Blefusku. Mi estis atendata, kaj la homojÿajnis kontentaj min vidi. Ili sendis du gvidantojn kun mial la çefurbo. Tiujn virojn mi tenis en la mano, dum iligvidis min laûlonge de la vojoj.

Atinginte la pordegojn de la urbo, mi metis ilin sur lateron, kaj petis ilin, ke ili diru al la imperiestro de Blefus-ku, ke mi atendas liajn ordonojn. Post horo mi ricevisrespondon; iliaj Moÿtoj eliros min akcepti. La imperies-tro kaj lia korteganaro elrajdis el la palaco kaj ÿia Impe-riestrina Moÿto kaj ÿiaj sinjorinoj alvenis veturante. Ili neÿajnis timigitaj min vidi. Mi kuÿi¸is tere kaj kisis la ma-nojn de iliaj Moÿtoj. Mi diris, ke mi venis laû mia prome-so, kaj kun konsento de la imperiestro de Liliputo; misentis min honorita, çar mi estis ricevita bonvole. Mipetis, ke lia Imperiestra Moÿto permesu al mi fari tion,kion mi povos por helpi lin. Oni kondutis ¸entile al midum mia restado en Blefusku. Çar nenie estis lo¸ejo tielgranda, ke mi povus eniri ¸in, mi estis sen domo kaj lito.Mi devis dormi sur la tero, kovrita de mantelo.

Page 57: Jonathan Swift Gulivero en Liliputoi-espero.info/files/elibroj/eo - swift, jonathan... · 2011. 6. 9. · 3 GULIVERO EN LILIPUTO eLIBRO ÇAPITRO UNUA M i, Lemuelo Gulivero, estis

57

eLIBROGULIVERO EN LILIPUTO

ÇAPITRO OKA

Tri tagojn post mia alveno en Blefusku, mi marÿislaûlonge de la marbordo, kiam subite mi ekvidis

ion sur la maro, kio similis boaton renversitan.Mi deprenis la ÿuojn kaj ÿtrumpojn kaj vadis tra la

maro. Atinginte la objekton, mi vidis klare, ke ¸i vereestas granda boato, kiun, mi supozas, ventego pelis tien.Mi rapide reiris al la bordo kaj marÿis al la urbo por peti,ke lia Moÿto bonvolu prunti al mi dudek el la plej gran-daj ÿipoj kaj tri mil maristojn sub komando de admiralo.

La imperiestro konsentis kaj la ÿiparo veturis al laloko, kie mi trovis la boaton.

Mi ree vadis en la maron. La marfluo estis pelinta laboaton pli proksimen al la bordo. La maristoj havis ÿnu-reton torditan kvaroble kaj fortigitan. Mi piediris kieleble plej proksimen al la boato kaj poste na¸is al ¸i. Lamaristoj îetis al mi la ÿnureton kaj per ¸i mi ligis la boa-ton al la militÿipo. Irante post la boato, mi na¸is kaj pu-ÿis, ¸is mi povis meti piedon sur la fundon de la maro,kaj post nelonge atingis teron kune kun la boato.

Dumil viroj per ÿnuroj kaj maÿinoj helpis min renver-se rektigi la boaton. ¯i estis bonstata kaj mi laboris mul-

Page 58: Jonathan Swift Gulivero en Liliputoi-espero.info/files/elibroj/eo - swift, jonathan... · 2011. 6. 9. · 3 GULIVERO EN LILIPUTO eLIBRO ÇAPITRO UNUA M i, Lemuelo Gulivero, estis

58

eLIBROGULIVERO EN LILIPUTO

tajn tagojn farante remilojn kaj pretigante la boaton porveturi. La homoj de Blefusku venis kaj rigardis mirigitaj,çar la boato estis tiel granda! Mi diris al la imperiestro,ke bonÿanco donis al mi tiun boaton por forporti min aliu loko, de kie mi eble povos reiri al mia patrujo. Mi pe-

Page 59: Jonathan Swift Gulivero en Liliputoi-espero.info/files/elibroj/eo - swift, jonathan... · 2011. 6. 9. · 3 GULIVERO EN LILIPUTO eLIBRO ÇAPITRO UNUA M i, Lemuelo Gulivero, estis

59

eLIBROGULIVERO EN LILIPUTO

tis, ke li permesu al mi provizi la boaton per necesaîoj,kaj ankaû ke li donu al mi permeson foriri, kiam çioestos preta. Tion lia Moÿto bonkore konsentis al mi.

Çiam mi miris, ke mi aûdis nenion de la imperiestrode Liliputo. Poste oni diris al mi, ke lia Moÿto, kredan-te, ke mi nenion scias pri la puno, kiun li pretigis por mi,atendis mian tujan revenon. Sed çar mi restis tiel longe,li estis maltrankvila kaj sendis serviston al Blefusku, pordoni al la imperiestro kopion de la denuncoj kontraû mi.

Tiu sendito rakontis al lia Imperiestra Moÿto miankulpigon kaj pri la kompatema puno, kiun mi devas ri-cevi. Li diris, ke mi forkuris de justeco, kaj se mi ne reve-nos post du horoj, mi estos mortkondamnita. La impe-riestro de Liliputo atendis, ke lia frato, la imperiestro deBlefusku, min malliberigu kaj li sendu min ligitan manekaj piede al Liliputo.

Lia Moÿto pripensis dum tri tagoj, tiam li ¸entile pe-tis, ke oni pardonu al li, se li ne agos laû la deziro de laimperiestro de Liliputo. Ankaû, ke oni devas scii, ke neestus eble ligi min, çar mi ankoraû havas la uzon de miajmembroj. Plue ke, kvankam forpreninte la ÿiparon, mitamen montris al li bonkorecon kaj bonvolon alimanie-re, pro tio li povus esti kontenta pri mi, çar mi trovisboategon, sufiçe grandan por porti min sur la maro, keli permesis min provizi ¸in per iloj. Ke post ne longe mi

Page 60: Jonathan Swift Gulivero en Liliputoi-espero.info/files/elibroj/eo - swift, jonathan... · 2011. 6. 9. · 3 GULIVERO EN LILIPUTO eLIBRO ÇAPITRO UNUA M i, Lemuelo Gulivero, estis

60

eLIBROGULIVERO EN LILIPUTO

forveturos kaj tiel forprenos de ambaû insuloj grande-gan malhelpaîon kaj malfacilaîon.

La sendito reiris al Liliputo por doni tiun respondonal sia mastro. La imperiestro de Blefusku rakontis al mila interparoladon, kiu okazis inter ili. Tiam li promesissian afablan protektadon, se mi eventuale deziras lo¸isur la insulo kaj servi lin. Dankante lin multe mi diris, kemi havas ÿancon reiri hejmen kaj ke mi volas foriri. Laimperiestro ne ÿajnis çagrenita; efektive mi kredas, ke likaj liaj korteganoj estis tre kontentaj pri mia foriro.

Mi rapide pretigis la boaton por foriri kaj la homoj,kiuj deziris sin liberigi de mi, helpis min bonvole. Kvin-cent kudristoj faris la velojn laû mia direkto. Estis necesekudri la plej maldelikatan tolon dektrioble. Mi kunplek-tis dudek ÿnurojn kiel eble plej fortajn. Post longa serça-do laûlonge de la marbordo, mi trovis grandan ÿtononpor uzi kiel ankron.

Mi ÿmiris la boaton per la graso de tri cent bovoj. Mitrançis kelkajn el la plej grandaj arboj por fari remilojnkaj mastojn. La çarpentistoj de la imperiestro helpis minglatigi ilin.

Post monato mi sendis mesa¸on al la imperiestro pordiri, ke çio estas preta kaj ke mi deziras la honoron vidilin por adiaûi. Iliaj Moÿtoj eliris el la palaco kaj perme-sis min kisi la manojn. La imperiestro donacis al mikvindek monujojn, kiuj enhavis po ducent orajn mone-

Page 61: Jonathan Swift Gulivero en Liliputoi-espero.info/files/elibroj/eo - swift, jonathan... · 2011. 6. 9. · 3 GULIVERO EN LILIPUTO eLIBRO ÇAPITRO UNUA M i, Lemuelo Gulivero, estis

61

eLIBROGULIVERO EN LILIPUTO

rojn, ankaû sian portreton tutfiguran. Mi tuj metis ¸inen mian ganton por gardi ¸in zorge.

Mi metis en la boaton cent bovajn kaj tricent ÿafajnkorpojn, kune kun tiom da pano, trinkaîo kaj kuirita vi-ando, kiom kvarcent kuiristoj povis pretigi por mi.

Mi ankaû prenis ses vivantajn bovinojn, du bovojn kajkvar ÿafojn por montri al miaj amikoj. Por paÿti tiujnbestojn, mi havis grandan faskon da fojno kaj sakon dagreno. Mi volis kunpreni kelkajn homojn, sed la impe-riestro ne permesis tion.

Tiel pretigita mi forveturis la dudekkvaran de majo enla jaro milsepcentunua, je la sesa horo matene. Mi vo-ja¸is longe antaû ol mi vidis malgrandan insulon. Ating-inte ¸in, mi îetis ankron apud la bordo.

Foririnte el la boato, mi venis al la insulo, çar mi nevidis iun ajn signon de lo¸anto. Iom man¸inte, mi kuÿi-¸is kaj dormis bone. Mi veki¸is kiam ektagi¸is, mi ma-tenman¸is sur la boato kaj antaû la sunlevi¸o mi foriris.

Mi voja¸is la tutan tagon sen eltrovo, sed la sekvan-tan tagon mi vidis la blankajn velojn de malproksimaÿipo antaû mi. Mi vokis ¸in, sed neniu respondis. Mi klo-podis atingi la ÿipon kaj veninte pli proksimen, mi vokisdenove kaj tiam oni aûdis min kaj respondis. Mi ne po-vas esprimi mian ¸ojon, trovinte la okazon reiri hejmen.Kiam mi atingis la ÿipon, mi prenis la bestojn kaj, metin-

Page 62: Jonathan Swift Gulivero en Liliputoi-espero.info/files/elibroj/eo - swift, jonathan... · 2011. 6. 9. · 3 GULIVERO EN LILIPUTO eLIBRO ÇAPITRO UNUA M i, Lemuelo Gulivero, estis

62

eLIBROGULIVERO EN LILIPUTO

te ilin en la poÿon, transiris en la ÿipon. ¯i estis britakomerca ÿipo, kiu revenis de Japanujo.

La ÿipestro estis bonkora. Unu el la kvindek homoj,kiuj estis en la ÿipo, estis malnova kamarado mia. Çiu sinmontris ¸entila al mi kaj demandis, de kie mi venis kaj

Page 63: Jonathan Swift Gulivero en Liliputoi-espero.info/files/elibroj/eo - swift, jonathan... · 2011. 6. 9. · 3 GULIVERO EN LILIPUTO eLIBRO ÇAPITRO UNUA M i, Lemuelo Gulivero, estis

63

eLIBROGULIVERO EN LILIPUTO

kien mi iros. Aûdinte mian rakonton pri Liliputo kaj Ble-fusku, oni taksis min frenezulo, sed tirinte bovojn kajÿafojn el la poÿoj, mi montris ilin al la maristoj, mirigan-te çiujn sur la ÿipo. Poste mi montris ankaû la monondonitan al mi, kune kun la portreto de la imperiestro deBlefusku.

Mi donacis al la ÿipestro du el la monujoj kaj ankaûbovinon kaj ÿafon, kiuj tre plaçis al li. Veninte hejmen,mi metis la bestojn sur malgrandan paÿtejon, kie ili amisla herbon. Dum la voja¸o ili havis pulvorigitan biskvitonmiksitan kun akvo. Montrante la bestetojn mi gajnismulte da mono kaj antaû mia foriro por alia marvoja¸omi vendis ilin je la prezo de mil ducent spesmiloj.

Mi restis hejme dum nur du monatojn.Mia çiama sopiro al vagado malhelpis min ripozi.

Zorginte, ke mia edzino kaj infanoj havu sufiçe damono, mi denove adiaûis kaj eniris en ÿipon nomitan”Aventuro,” en kiu mi veturis orienten.

Sed la rakonto pri tiu voja¸o estos aparta historio.

Page 64: Jonathan Swift Gulivero en Liliputoi-espero.info/files/elibroj/eo - swift, jonathan... · 2011. 6. 9. · 3 GULIVERO EN LILIPUTO eLIBRO ÇAPITRO UNUA M i, Lemuelo Gulivero, estis

64

eLIBROGULIVERO EN LILIPUTO

www.omnibus.se/inko

ISBN 91-7303-178-X